Diplomatio de ŝtatestroj liveras strategian gvidon por profundigi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU
Shanshan Publikigita: 2023-12-09 17:53:43

La 7-an de decembro en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Miche kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kiuj estis en Ĉinio por la 24a Pintkunveno de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

La nuna mondo spertas profundajn historiajn ŝanĝojn, kaj la internacia situacio fariĝas pli skuanta. Kiel la du ĉefaj fortoj antaŭenigantaj multpolusecon, la du ĉefaj merkatoj kiuj subtenas tutmondiĝon, kaj la du ĉefaj civilizacioj kiuj rekomendas diversecon, la rilatoj inter Ĉinio kaj EU havas strategian signifon kaj tutmondan influon, kaj rilatas al mondaj paco, stabileco kaj prospero.

Ĉi tiu vizaĝ-al-vizaĝa interŝanĝo inter ĉina kaj eŭropaj gvidantoj donas direkton, desegnas skizon, akcelas konfidon kaj pliigas instigon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kio helpos ambaŭ flankojn doni pli da stabileco al la mondo kaj doni pli da impulso por tutmonda evoluo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree