Xi Jinping intervidiĝis kun Vuong Dinh Hue, prezidanto de la vejtnama Nacia Asembleo
CMG Publikigita: 2023-12-13 16:39:16

Antaŭtagmeze de la 13a de decembro, en Hanojo, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Vuong Dinh Hue, prezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio.

Kiam Xi atingis la domon de la asembleo, li estis varme akceptata de Vuong Dinh Hue kaj reprezentantoj el vejtnamaj diversaj rondoj.

Xi diris, ke la politika reĝimo de Ĉinio kaj Vejtnamio estas sama, la idealo kaj kredo estas simila, la estonteco estas koncerna unu al la alia, kaj pro tio la dulandaj rilatoj sin lokas en aparta pozicio por la du landoj kaj la du partioj. Xi emfazis, ke dum la 73 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj la ĉina-vejtnama tradicia amikeco estis ĉiam progresataj, kiam la du landoj subtenis kaj helpis unu al la alian en la afero de ŝtata sendependiĝo kaj nacia liberiĝo, kaj iris profunden en la ampleksa strategia kunlaboro por antaŭenigi socialisman konstruadon. Xi diris ankaŭ, ke li, kune kun Nguyen Phu Trọng, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, proklamis formi la ĉina-vejtnaman komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo, kaj tio eligis pozitivan signalon, ke Ĉinio kaj Vejtnamio, la du socialismaj landoj, strebas al solidareco kaj amikeco kaj kune faras disvolvadon.

Xi rimarkigis, ke en la lastaj jaroj la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Asembleo de Vejtnamio tenis bonan interkomunikon, kaj la interŝanĝo kaj kunlaboro sur diversaj niveloj ĉiam estis intensigataj. Xi esperis, ke la dulandaj leĝdonaj organoj daŭrigos siajn interŝanĝon kaj kunlaboron, eltiros leĝdonajn kaj superrigardajn spertojn utilajn al ambaŭ landoj, multe faros laboron favore al kora kunligo de la dulandaj popoloj, perfektigos al la du landoj modernigan regsistemon kaj kapablon kaj solidigos la bazon de publikopinio pri la komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree