Xi Jinping interparolis kun vejtnama ŝtata prezidanto Vo Van Thuong
CMG Publikigita: 2023-12-13 17:43:29

Antaŭtagmeze de la 13a de decembro, en Hanojo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, interparolis kun la vejtnama ŝtata prezidanto Vo Van Thuong.

Xi diris, ke tio estas la triafoja vizito al Vejtnamio fare de li kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, kaj tio estas lia revizito post Xi Jinping interparolis kun la vejtnama ŝtatprezidanto Vo Van Thuong.

tobro de la pasinta jaro, kiam Nguyen Phu Trọng, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, faris viziton al Ĉinio, kaj ankaŭ lia fina vojaĝo al eksterlando en ĉi tiu jaro. La fakto pruvas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Vejtnamio situas apartloke en la ĉina diplomatia dispozicio, precipe en ĝia periferia diplomatio.

Xi aldonis, ke hieraŭ li faris longtempan profundan interŝanĝon kun Nguyen Phu Trọng, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, ili ambaŭ kune proklamis formi komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio kun strategia signifo kaj manenmane malfermi novan stadion por la rilatoj dulandaj kaj dupartiaj. Xi emfazis, ke por longa disvolvo de la dulandoj rilatoj kaj por ĝenerala strategio de la monde socialismaj fortoj la alta tavolo de la du landoj kaj la du partioj faris gravan historian decidon, kaj tio konformas al esencaj interesoj de la du landoj, kaj ke ĉe la nova historia startpunkto Ĉinio volontas, kune kun Vejtnamio, profundigi strategian komunikadon kaj antaŭenigi la  komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio kun strategia signifo, tiel ke ĝi enradikiĝu, floru kaj fruktu, kaj fine ke la dulandaj popoloj estu feliĉaj per tio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree