Vespere merkrede Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto revenis al Ĉinio per speciala aviadilo, sukcese fininte la ŝtatan viziton al Vjetnamio.
Survoje al la flughaveno, lokaj popolanoj kaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj varme adiaŭis prezidanton Xi, svingante la naciajn flagojn de ambaŭ landoj kaj gratulante plenan sukceson de la vizito.