La valoro de “investi en Ĉinio” estas evidenta
CMG Publikigita: 2023-12-14 17:14:45

La direkto de la ekonomia politiko de Ĉinio, kiel la dua granda ekonomio en la mondo, vekas grandan atenton de la terglobo. De la 11a ĝis la 12a de decembro okazis centra laborkunveno pri ekonomio, kiu difinis kiel funkcios la venontjara ekonomia laboro laŭ naŭ flankoj. “Antaŭen iri en stabileco, akceli stabilecon per antaŭeniro, kaj starigi antaŭ ol fari rompon”, “konstante solidigi kaj intensigi la tendencon de ekonomia refortiĝo”… Tiu ĉi kunveno liveris eksplicitan direkton al la venontjara ekonomia laboro kaj ankaŭ vidigis al la ekstera mondo la senĉesan penadon de Ĉinio por revigligi la mondan ekonomion.

Liberkomerca Eksperimenta Zono en Xinjiang

La disvolvo progresigata en stabileco venas de la praktikado de la ĉina ekonomio. En la antaŭaj tri trimestroj la ĉina ekonomio kreskis je 5,2% kompare kun la pasintjare sama periodo, kaj tiu kreskorapideco rangas antaŭe inter ĉefaj tutmondaj ekonomioj. Multaj internaciaj institucioj antaŭvidis, ke la kontribuo de Ĉinio al la tutmonda ekonomikresko estos pli ol 30%. Do Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda motoro de la monda ekonomio.

“Plue praktiki aktivan financan politikon kaj stabilan monan politikon” – el la direkto de la ĉina venontjara ekonomia politiko oni vidas la stabilecon kaj kontinuecon, kiu ege mankas al la mondo. Tiu ĉi kunveno klare prezentis “politikon multe utilan al stabiligo de antaŭvido, kresko kaj dungado”, kaj ĉi tie oni povas trovi, ke la vorto “stabileco” estas la fundamento de tuta laboro.

Kiel atingi la “antaŭeniron”? Aparte de teknologio kaj novigo tio ne eblas. Raporto pri Tergloba Noviga Indico 2023 de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto montras, ke Ĉinio posedas 24 inter la 100 tutmondaj potencaj aroj de teknologioj, kaj do la nombro staras unualoke en la mondo.

Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj nova projekto de la Ŝanhaja Liberkomerca Zono estis publikigita, kiu altnorme akordas kun internaciaj ekonomiaj reguloj. En la projekto sin trovas 80 novaj malfermaj rimedoj. Komence de novembro la Liberkomerca Eksperimenta Zono en Xinjiang malfermiĝis, kaj ĝis nun en Ĉinio estas 22 liberkomercaj eksperimentaj zonoj. Kiam nuntempe Usono kaj iuj okcidentaj landoj konstruas por si “malgrandan korton kaj altan muron” kaj faras “dekroĉon kaj senĉenigon”, Ĉinio ĉiam firme larĝigas altkvalitajn reformon kaj malfermon.

La jaro 2024 estas la 75a datreveno de fondiĝo de Ĉinio kaj ankaŭ grava jaro por atingi la celojn de la “Dekkvara Kvinjara Plano” de Ĉinio. Nun Ĉinio frontas al iuj malfaciloj kaj defioj, tamen, se oni sinteze analizas tion, ŝancoj pli multas ol defioj. Tiu ĉi centra laborkunveno estas rigardata kiel nova startpunkto, kaj Ĉinio havas kapablon kaj kondiĉojn por “solidigi kaj intensigi la bonan tendencon de ekonomia refortiĝo”. En tiu procezo la valoro de “investi en Ĉinio” estas evidenta.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree