En 2023 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas du mallongajn verkojn por la komuna legado dum la Tago de la Esperanta Libro, kiun oni tradicie festas la 15-an de Decembro. Progresintoj povos diskuti la kleran eseon LA GRANDAJ FILOZOFOJ KAJ LA UNIVERSALA LINGVO (1937) de Julius Glück, tre aktiva Esperanto-instruisto murdita en Auschwitz. Komencantoj povos ĝui la unuajn tri ĉapitrojn de LA TEORIO NAKAMURA (2018) de Anna Löwenstein, bazo de la fama kurso de lernu.net kaj plejlaste eldonita kiel libro de eldonejo Espero en 2022. Anna tre afable konsentis respondi al niaj demandoj pri tiu verko.
AL: Anna Löwenstein
AM: Alessandra Madella
AM: Kio estas LA TEORIO NAKAMURA?
AL: Ĝi estas rakonto, kiun mi verkis por homoj, kiuj lernas Esperanton. Ĝi komenciĝas tre facile, uzante en la unua ĉapitro nur tre malmultajn vortojn kaj simplan gramatikon. En ĉiu ĉapitro aldoniĝas novaj vortoj kaj gramatiko, tiel ke iom post iom ĝi fariĝas pli malfacila. Sed ĝenerale ĝi estas tre facila rakonto, taǔga por lernantoj.
AM: Kiel vi decidis verki scienc-fikcian rakonton por komencantoj?
AL: Mi ne mem decidis fari tion. La retejo lernu.net, kiu ekzistas por instrui Esperanton al komencantoj, kontaktis min kaj invitis min verki rakonton. Oni volis renovigi la retejon, komencante per nova rakonto, sur kiu estos bazitaj la gramatiko kaj la ekzercoj. Sed kiam oni proponis tion al mi, mia unua reago estis rifuzi, ĉar mi tiam okupiĝis pri mia tria romano, kiu postulis sufiĉe da tempo. Poste mi pensis, ke tamen tio estas grava laboro, ĉar lernu.net estas tre grava retejo por lernantoj – precipe tiam, kiam ankoraŭ ne ekzistis Duolingo. Do, mi akceptis la proponon.
Fakte, la homoj de lernu.net proponis al mi, ke mi verku scienc-fikcian rakonton. Ili sugestis plurajn ideojn, inter kiuj plaĉis al mi la ideo de tempo-vojaĝado.
AM: Kiel vi komparas verki LA TEORIO NAKAMURA kun viaj aliaj romanoj?
AL: Miaj romanoj estas tre grandaj verkoj. Ĉiu el ili postulis kelkajn jarojn por la verkado. LA TEORIO NAKAMURA estas malgranda rakonto, por kiu mi bezonis nur kelkajn monatojn. Komplikaĵo estas, ke mi ne povis libere uzi lingvaĵon aǔ skribi ion ajn. Mi devis iom post iom konstrui la tekston, aldonante pli da vortprovizo kaj gramatikaj eroj en ĉiu ĉapitro. Sed mi jam kutimis fari tion, ĉar mi instruis Esperanton de multaj jaroj. Krome, pli frue mi estis redaktoro de la facila parto de KONTAKTO kaj mi jam kutimis verki tre simplajn tekstojn per facila lingvaĵo. Do, por mi estis multe pli facile verki tiun mallongan rakonton ol verki LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA (2021), mian lastan romanon.
A: Kiel vi priskribus la koncepton de tempo en LA TEORIO NAKAMURA?
AL: Ĝi estas rakonto pri tempo-vojaĝado, kiu okazas en tri tempo-periodoj. Ĝi komenciĝas en la jaro 1982, kiam estas la juna Filipo Nakamura. Alvenas viro en tempo-maŝino, kiu montriĝas esti la sama Filipo Nakamura, sed tridek jarojn poste, el la jaro 2012. Tiel vi scias, cetere, ke mi verkis tiun rakonton en la jaro 2012. Poste li vizitas la estontecon: li vojaĝas al la jaro 2182, 200 jarojn post kiam la rakonto komenciĝas.
Estis multe pli facile verki tion ol miajn historiajn romanojn. La fantazio estis pli libera, ĉar mi verkis pri la estonteco kaj mi povis imagi ĝin laǔ mia deziro. Mi ne devis fari esplorojn pri la historia realeco.
AM: Ĉu vi verkus ĝin malsame post la kronvirusa pandemio?
AL : Fakte, ne. Neniu tiam antaŭvidis pandemion en la baldaǔa estonteco, sed mi ne verkus ion malsaman nun. Estis problemo iugrade, ke ĝi estis tre fiksita al difinitaj jaroj, ĉar poste ĝi ne aperis ĝis 2018. Mi verkis la rakonton en 2012, sed poste aliaj homoj okupiĝis pri la gramatikaj klarigoj, la ekzercoj, kreado de la retejo ktp. Do, la afero daŭris kelkajn jarojn, kaj la dato 2012 ne plu estis aktuala. Tamen, la rakonto estis tiel fiksita al difinitaj jaroj, ke poste mi ne povis facile ŝanĝi tion.
AM: LA TEORIO NAKAMURA naskiĝis por la reto kaj poste iĝis libro, ĉu ne?
AL: Jes, ĝi estis verkita por la reto. La ekzercoj kaj la gramatikaj klarigoj estis bazitaj sur la rakonto, kaj tial la sinsekvo de la instrueroj estas iom nekutima. Ekzemple, oni tre frue enkondukas la “os-tempon”: “ni iros”, “ni vojaĝos al la jaro 2182” kaj simile. Kutime en lingvo-kursoj oni instruas la “os-tempon” pli malfrue. Sed por la celoj de ĉi tiu rakonto, tio devis veni tre frue. Aliflanke, ne estas komplike lerni tiun tempon en Esperanto. Mi memoras, ke mi bezonis semajnojn por lerni la “os-tempon”, kiam mi lernis la francan. Sed en Esperanto oni povas lerni en du sekundoj, ke la verboj finiĝas per “os” anstataǔ per “as”. Simile, pro la neceso uzi datojn, jam en la unua leciono aperas la jaro 1982. Tial jam en la unua leciono oni instruas la nombrojn kaj kiel esprimi grandajn nombrojn.
Mi povas aldoni, ke mi ricevis liston de temoj, kiujn mi devis trakti en la rakonto, ĉar oni volis pretigi la lernantojn por la nivelo B1 de la KER-ekzamenoj. Ekzemple, oni devis lerni kiel prezenti sin, kiel paroli pri siaj interesoj kaj hobioj. Oni devis scii kiel mendi manĝon en restoracio, kiel iri al vendejo, iri al kuracisto. Tiu listo de temoj iugrade decidis la direkton de la rakonto. Iel, eĉ se ne detale, mi devis enmeti ĉiujn el ili. Kaj mi malkovris, ke tempo-vojaĝado igas tion pli interesa. Ofte en lingvaj kursoj estas ĉapitro, en kiu oni iras en restoracion kaj mendas manĝon, aǔ devas iri al la kuracisto. Tio ne estas en si mem aparte interesa. Sed, se oni faras tion en la jaro 2182, same necesas aĉeti la manĝon aŭ la bileton por la kinejo, sed la tuta ĉirkaǔaĵo estas malsama. Do, oni povas lerni tiujn samajn bezonatajn strukturojn en pli interesa kunteksto. Mi malkovris dum mi faris, ke tio estas avantaĝo de la fakto, ke temas pri tempo-vojaĝado.
AM: Kiuj estis la plej interesaj komentoj de legantoj?
AL: La plej interesa komento venis de mia filo Fabiano. Ĉar li estas fizikisto, mi foje petis liajn konsilojn pri tempo-vojaĝado. Li ankaǔ parolas Esperanton, kompreneble, kaj li estis mia unua leganto. Mi povas mencii, ke, dum mi verkis la rakonton, li rekomendis al mi spekti la popularan filmon REEN AL LA ESTONTECO (BACK TO THE FUTURE, 1985), ĉar ankaǔ ĝi temas pri tempo-vojaĝado. Do, mi spektis tion, dum mi verkis la rakonton. Post kiam mi publikigis ĝin, Fabiano komentis, ke ĝi enhavas difinitan specon de tempo-paradokso. Homo de la estonteco venas al la pasinteco kaj instruas kiel konstrui tempo-maŝinon kaj la sciencajn sciojn necesajn por fari tion. Tiel la fizikisto en la pasinteco konstruas la tempo-maŝinon, verkas artikolojn pri tiu scienca teorio, kaj instruas ĝin al aliaj homoj. Tio estas cirkla situacio, en kiu oni povas demandi sin, de kie venas tiu teorio, ĉar la homo de la estonteco instruas ĝin al la homo de la pasinteco kaj tial en la estonteco oni scias pri ĝi.
AM: Kiuj estas viaj nuntempaj projektoj kaj ĉu vi planas denove verki ion por komencantoj?
AL: Mi kompreneble daǔre verkas por komencantoj, ĉar mi estas redaktoro de la retejo uea.facila. Denove, mi ne aparte volis fari tion, sed ŝajnis al mi tre grave, ke UEA prezentu sin al novaj esperantistoj. Necesas fari tion per simpla lingvaĵo kaj tial mi kreis la retejon uea.facila. La tuta retejo estas verkita per simpla lingvaĵo kaj tio estas tre granda tasko, ĉar mi klopodas aldoni almenaǔ unu novan artikolon ĉiu-semajne. Mi ne ĉiam sukcesas, sed estas ĉiam almenaǔ 4 ĝis 6 novaj artikoloj ĉiumonate. Tio estas tre temporaba, kompreneble. Mi ne provas verki novan romanon en la nuna momento. Se iu donus al mi ideon, mi eble provus verki plian novelon por komencantoj kiel LA TEORIO NAKAMURA. Sed mi bezonus la instigon, ĉar eble mi ne estus verkinta ĝin, se la homoj de lernu.net ne estus donintaj al mi la ideon.
Mi povas mencii, ke en ĉi tiu periodo mi verkas kelkajn “romanetojn” en la angla por verkista grupo. Ili estas iom pli longaj ol noveloj, sed pli mallongaj ol romanoj. La grupo renkontiĝas rete en ĉiu dua semajno kaj mi ĉiam devas verki ion por ĝi. Tiuj rakontoj devus esti mallongaj, sed mi ne kapablas verki mallonge. Miaj rakontoj daǔras de unu kunveno ĝis la posta, eĉ dum kelkaj monatoj. Do, iom post iom mi konstruas tutan romaneton. Pro manko de tempo mi verkas novajn aferojn tre malrapide, iom post iom aldonante. Sed eble tio ne estas malbona. Ĝi donas tempon por pensi kaj por ke la afero mem evoluu. Mi nun estas en la tria rakonto. Ili ĉiuj estas iom fantaziaj, kun historia elemento. Mi verkas ilin en la angla, ĉar mi faras tion por anglalingva grupo. Sed mi nun pensas: Nu, ili ne estas malbonaj rakontoj, kial ne traduki ilin? Do, espereble post du jaroj povos aperi libro de du aǔ tri romanetoj verkitaj de mi, kiuj estos tute malsamaj de la historiaj romanoj. Eble iom pli similaj al LA TEORIO NAKAMURA, kvankam ne per facila lingvaĵo. Krom tio, en ĉi tiu periodo mi tradukas anglalingvan romanon (ne verkitan de mi mem) en Esperanton. Mi esperas, ke ni ricevos permeson de la eldonejo, ĉar mi jam tradukis duonon de la libro.