Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al Usona-Ĉina Komerca Konsilio pro ĝia 50a jubileo de fondiĝo, esprimante gratulon al la konsilio kaj ĝiaj membroj kaj sinceran saluton al usonanoj kiuj longtempe atentas kaj subtenas la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono.
Xi akcentis, ke la ekonomia kaj komerca rilateco inter Ĉinio kaj Usono estas grava parto de la dulandaj rilatoj kaj alportis verajn profitojn por la du popoloj. Ĉinio plue firme antaŭenigos altkvalitan disvolvon, senŝanceliĝe antaŭenpuŝos altnivelan malfermon kaj kreos merkatigan, leĝan kaj internacian negocan medion. Ĉina modernigo liveros al diverslandaj entreprenoj, inkluzive de usonaj, pliajn oportunojn, kaj Ĉinio kaj Usono havas grandan latenton, vastan spacon kaj dezirindan perspektivon en ekonomia kaj komerca kunlaboro.
Xi esperas, ke la Usona-Ĉina Komerca Konsilio kaj membroentreprenoj plue konstruos pli mutajn pontojn de amika interŝanĝo inter la du landoj, establos pli pragmatajn kunlaborajn ligojn kaj kontribuos forton por nova ĉapitro de la venonta kvindekjara kunlaboro.
Samtage ankaŭ usona prezidento Joe Biden sendis sian gratulan leteron al la konsilio.