La ĉina-vejtnama interrilato nove orientita estas dezirata de la popoloj
CMG Publikigita: 2023-12-15 17:45:08

Fine de la jaro la vejtnama ĉefurbo Hanojo vidis la “altluman tempon” de la ĉina-vejtnama interrilato – en la 12a kaj 13a de decembro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, faris oficialan viziton al Vejtnamio. Unu el la plej gravaj politikaj fruktoj de tiu ĉi vizito estas ke la du landoj proklamis formi komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio kun strategia signifo, kio malfermis novan disvolvan etapon de la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj. La vejtnama novaĵagentejo diris, ke tiu ĉi vizito de Xi estas “nova historia mejloŝtono por la dulandaj rilatoj”, kio elmontras la deziron kaj volon de la dulandaj popoloj.

Ekde la jaro 2015 Xi faris trifojan viziton al Vejtnamio, kaj tio sufiĉas por pruvi, ke Ĉinio metas grandan atenton sur la dulandajn rilatojn. Vejtnamio akceptis la ĉinan ŝtatprezidanton per senprecedencaj altaj normoj, kaj vejtnamaj civitanoj staris ambaŭflanke de strato por varme saluti la ĉinan gvidanton ĉe lia alveno, kio ĉio reprezentas la entuziasmon kaj amikecon de “kamaradoj plus fratoj”. Dum la restado en Vejtnamio Xi renkontiĝis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vejtnamio, kaj aliaj vejtnamaj gvidantoj. Krome Xi renkontiĝis kun ĉinaj kaj vejtnamaj junuloj kaj amikoj. Rezulte de tio, ekondiĝis nova “Varmo de Ĉinio” interne de Vejtnamio.

La politikaj reĝimoj de Ĉinio kaj Vejtnamio, kiel socialistaj landoj gvidataj de la komunista partio, estas samaj, iliaj ideoj kaj kredoj ligitaj inter si, kaj iliaj disvolvaj vojoj similaj. Ĉi-foje ili kune proklamis formi komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio kun strategia signifo, kaj tio estas rezulto akumulita tra 15 jaroj, dum kiuj la ĉina-vejtnama ampleksa strategia partnereco evoluis konstante.

Pria fakulo diris, ke tiu nova determino devenas de la heredo kaj disvolvo de la tradicia amikeco inter la du partioj kaj inter la du landoj, ke en la lastaj jaroj interkomunikoj inter ĉinaj kaj vejtnamaj altranguloj estis pli oftaj, kaj la fruktoj el praktika kunlaboro esti pli multaj, kaj tio estas komunaj interesoj kaj deziroj de la du popoloj. Ĝia influo superas la kategorion de la du flankoj kaj utilas al paco kaj stabileco de la regiono.

Nuntempe, Ĉinio estas antaŭenpuŝanta ĉinstilan modernigan konstruadon, kaj Vejtnamio ankaŭ rapide akcelas la procezon pri ŝtata industriigo kaj modernigo. Do ili ambaŭ havas pli da eblecoj de kunlaboro. La du landoj havigis al si pli ol 30 kunlaborajn interkonsentojn, en kiuj ampleksiĝas ekz. kunkonstruado de “Zono kaj Vojo”, cifereca ekonomio, verda disvolvado, trafiko kaj transportado. Tio plivigligos reciprokan kompletigon de avantaĝoj en industrioj unu por la alia, subtenos ilian modernigan konstruadon, kaj liveros pli firman materian fundamenton por formi komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio.

La rilatoj inter landoj dependas de interpopola malfremdeco. Inter Ĉinio kaj Vejtnamio ekzistas ne malmultaj ŝatataj paroltemoj pri kultura interŝanĝo kaj interpopola komunikado. Dum sia vizito Xi esperis, ke dulandaj amikaj personoj, precipe junuloj, “kune estu heredantoj de la amikeco inter Ĉinio kaj Vejtnamio, partoprenantoj por prosperigi la regionon Azi-Pacifiko, kaj pioniroj por progresigi la homaron.

Najbaroj bondeziras sin reciproke, same kiel proksimuloj tion faras. Sukcesigi aliajn ja helpas sin mem. Ĉinio kaj Vejtnamio formas komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vejtnamio kun strategia signifo, kaj tio estas nova startpunkto de la dulandaj rilatoj. Tiu elpaŝo ne nur lasos la dulandajn popolojn vivi bonhavan vivon, sed ankaŭ portos al Azi-Pacifiko kaj la mondo pli multe da pozitiva energio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree