Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono faris gravajn instrukciojn pri preventado de pluva, neĝa kaj glacia katastrofo.
Xi diris, ke lastatempe en multaj lokoj aperis forta pluvego kaj neĝado, kio multe influis la elektopovon, trafikon kaj popolanan vivon kaj produktadon. La meza kaj orienta landpartoj baldaŭ frontos al ekstrema malvarma vetero kaj alta risko de malvarmeco kaj pluvneĝo, oni devas doni multan atenton al preventado de kaj savado kontraŭ katastrofo.
Xi postulis, ke koncernaj lokoj kaj departementoj efektive plenumu siajn devojn, konkretigu preventajn rimedojn, perfektigu krisokazan planon, profunde kontrulu danĝerojn kaŝitajn kaj plenforte traktu neatenditajn okazojn por protekti la popolon, ke ili sekure kaj varme pasigu la vintron.