Kiel la “historia interkonsento” pri klimata ŝanĝiĝo ŝanĝos la mondon?
Mirinda Publikigita: 2023-12-16 19:45:15

 “Ni devas fieri pro historiaj atingoj, ĝi estas aro da planoj plifortigitaj kaj ekvilibraj kaj sendube historie rapidigos la klimatan agadon, ĝi estas la komuna kono de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj”, tion diris lastatempe Sultan Jabir, prezidanto de la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP28). “Historia interkonsento” kaj “malfacile akirita” estas ĝenerala komento de mondaj amaskomunikiloj pri atingoj de la COP28.     

          

La historia signifo de la interkonsento ĉefe estas unuafoje atingi interkonsenton pri “transforma disigo de fosilia fuelo”. Franca Novaĵ-Agentejo diris, ke tio estas unuafoje post preskaŭ 30 jaroj de okazigo de la klimata pintkunveno de UN, ke ĉiuj landoj konsentis transformi fosilian energion.

La interkonsento estas malfacile atingita. Diversaj flankoj akre diskutis pri transformiĝo de fosilia energio kaj la konferenco estis devigite prokrastita je unu tago. Fine ĉiuj partioj akceptis enskribi “transformiĝon en formo justa, enorda kaj racia” en la interkonsenton. 

Krom tio, la konferenco ankaŭ resumis antaŭajn atingojn kaj donis direkton al venonta traktado de klimata ŝanĝiĝo de la mondo. Ĉinio aktive partoprenis en diskuto kaj intertraktado de ĉiuj temoj kaj klarigis siajn porpledojn en multaj okazoj por antaŭenigi plurflankismon kaj donis fortan politikan akcelon por sukceso de la konferenco. 

Nun verda kaj malaltkarbona disvolvo jam estas komuna kono de la mondo. Diversaj landoj jam laboregis por tio kaj akiris certan progreson. Tamen fronte al serioza klimata ŝanĝiĝo, pli gravas efektivigo de la fruktoj de la konferenco. 

Unue evoluintaj landoj ne devas havi nur buŝan promeson. Laŭ reguloj de la Pariza Interkonsento, de 2009 evoluintaj landoj promesis liveri al evoluantaj landoj ĉiujare 10 miliardojn da usonaj dolaroj de klimata financo ĝis 2020. 

Tamen laŭ la lasta raporto de Programo pri Medio-projektado de UN, la financo kolektita de evoluintaj landoj estas multe malsufiĉa por helpi evoluantajn landojn sin adapti al klimata ŝanĝiĝo, kaj la liverita kapitalo estas nur dekono ĝis dekokono de la bezonata sumo.  

Por realigi energian transformiĝon kaj trakti la klimatan ŝanĝiĝon, diversaj landoj devas fari ĉiu klopodon. En la lastaj jaroj Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en regenerebla energio kaj okupas la unuan lokon en ventoelektro, hidrogena elektro kaj sunelektro en la mondo. 

Cetere iuj landoj ne devas fabriki eventon per karbono. La karbona dogano de EU estis kritikita de reprezentantoj el Brazilo, Afriko, Ĉinio kaj Hindio. Ĉiuj partioj devas kune oponi kontraŭ limigo de komerco kaj investo pretekste de klimata ŝanĝiĝo. 

Ĝuste kiel diroj de iu oficisto de UN pri klimata ŝanĝiĝo, en la venontaj kelkaj ŝlosilaj jaroj, via voĉo kaj decidemo estos pli gravaj ol iam ajn antaŭe. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree