Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al kuvajta nova emiro Sheikh Mishal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah pro la forpaso de emiro Sheikh Nawaf Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah.
Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon pro la forpaso de emiro Sheikh Nawaf kaj sinceran simpation al lia familio kaj la kuvajta popolo.
Xi diris, ke emiro Sheikh Nawaf estis profunde respektata kaj amata de la kuvajta popolo kaj faris pozitivajn kontribuojn por akcelo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kuvajto, kaj ke lia forpaso estas granda perdo de la kuvajta popolo, kaj la ĉina popolo perdis sian bonan amikon. Li diris, ke li kredas, ke sub la kuna klopodo de ambaŭ flankoj, la ĉina-kuvajta strategia partnereco certe plue firmiĝos kaj evoluos.
Samtage, ĉina ĉefministro Li Qiang sendis kondolencan mesaĝon al kuvajta ĉefministro pro la forpaso de emiro Sheikh Nawaf.