Xi sendis gratulan mesaĝon al kuvajta nova emiro
Ema Publikigita: 2023-12-18 13:50:26

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al kuvajta nova emiro Sheikh Mishal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah kaj promesis fari komunajn klopodojn por plue antaŭenigi duflankajn rilatojn.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Kuvajto ĝuas profundan tradician amikecon kaj faris rimarkindan progreson en duflankaj rilatoj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol 50 jaroj.

Laŭ Xi, la du landoj ĉiam firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernantaj iliajn kernajn interesojn. Xi aldonis, ke duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj faris pozitivan progreson kaj ke la amikeco inter la du popoloj senĉese firmiĝis kaj profundiĝis.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun Sheikh Mishal por levi la strategian partnerecon de Ĉinio kaj Kuvajto al pli altaj niveloj por alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree