Urugvaja studento Penélope: Vera sperto pri Ĉinio estas mia travivaĵo plej feliĉa kaj bonŝanca
Ĝoja Publikigita: 2023-12-18 08:44:23

Penélope venas de Urugvajo kaj nun lernas pri la fako de internaciaj aferoj kaj rilatoj en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Unu fojon  malferminte la buŝon, Penélope neniam finas sian rakontadon pri siaj rilatoj kun Ĉinio.

"En la infaneco mi spektis multajn dokumentajn filmojn pri Ĉinio. Tiam mi surpriziĝis pri la grandeco kaj vasteco de la mondo. Kiam mi rigardas sunsubiron, ĉe la alia flanko de Tero oni ĝuas sunleviĝon. Do mi pensis pri tio, ke kiuj mirindaj kaj malsamaj rakontoj okazas en la fora Ĉinio? Kiel la kvinmila civilizacio estas heredata? Kiamaniere oni vestas al si belajn kolorajn kostumojn Hanfu? Kaj kian signifojn havas artoplenaj ĉinaj ideogramoj… Ĉion ĉi mi volas kompreni. Pro tio, kiam mi aĝis 12 jarojn mi eklernis la ĉinan lingvon, kaj tiam ĉiutage mi ekzercis min pri skribo de ĉinaj ideogramoj tri horojn. Laŭgrade, la antaŭe nekomprenitaj ideogramoj kaj esprimoj havas signifojn."

En 2019 Penélope gajnis la unuan lokon en konkurso de la ĉina lingvo por fremdlandaj studentoj kun la titolo Ĉinlingva Ponto en Urugvajo. En 2020 ŝi realigis la revon de sia infaneco kaj komencis lernadon en Ĉinio, de tiam disvolviĝas ŝia tutnova vivo.

Penélope amas arton kaj pentradon de la infaneco, kaj ŝi aparte ŝatas Pekinon, ĉar ĉi tie el kunfandiĝo de tradicio kaj moderneco ŝi admiras la ĉinan disvolvan rapidon, ankaŭ havas malsamajn pensojn kaj inspirojn pri la vivo, pli multe ĝuas belecon arte.

"Mi tre ŝatas Pekinon, ĉar ĝi estas la urbo kombinanta modernecon kaj klasikecon. Ekzemple, la Imperiestra Palaco kun ruĝaj muroj kaj glazuritaj tegoloj estas klasika kaj solena, kaj perlo sur akvo Nacia Centro por Prezento kaj Arto estas moderna kaj laŭmoda. Pekino estas kaj historia kaj moderna. Ekzemple, en la urbo vivo estas oportuna pro interreta aĉetado, pago de poŝtelefono, biciklo kundivida kaj metrooj radiantaj ĉie ktp., kaj pro la oportuna vivo, la urbo kun longa historio plenas de vigleco de moderneco."

En la lastaj tri jaroj, Penélope aktive partoprenis en aktivadoj organizitaj de la universitato kaj de la urugvaja ambasadorejo en Ĉinio. Ŝi, nome de latinamerikaj junuloj, prelegis pri klimata ŝanĝiĝo de la mondo, sanigo kaj higieno, enoficiĝo kaj eduko en speciala aktivado, kiu celebris la 77-an Tagon de Unuiĝintaj Nacioj. Ŝi partoprenis ankaŭ en Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servado, 2023, aŭskultante "ĉinan inteligenton" kaj "ĉinajn solvojn" rilatajn al nova estonteco de monda eduka disvolvo.

"Mi havas okazojn por kompreni opiniojn kaj pensojn de ĉinaj kaj alilandaj junuloj pri la vivo, inkluzive, kian revon ili serĉas kaj kian estontecon ili konstruos, kaj tio donis al mi multajn pensojn. Por mi la plej trezora estas ellerni ĉinajn inteligenton kaj pensojn. Antaŭe mi faris juĝadon pri aferoj nur laŭ mia kutimo, nun mi havas pli da anguloj kaj metodoj.

Kiel studento de la fako de internaciaj aferoj kaj rilatoj, Penélope ĉiam atentas ĉinajn iniciatojn kaj solvojn. Ŝi diris, ke la kuranta jaro markas la dekan datrevenon de elmeto de la iniciato de Zono kaj Vojo, ankaŭ la kvinan datrevenon de aliĝo de Urugvajo al la iniciato. La komuna konstruado de Zono kaj Vojo ne nur akcelis perfektigon de infrastrukturoj en Urugvajo, sed ankaŭ donis vastan platformon por reciproka lernado kaj interŝanĝoj de malsamaj civilizacioj de la mondo.

 "Veni al Ĉinio kaj vere kompreni Ĉinion estas mia travivaĵo plej feliĉa kaj plej bonŝanca. Mi esperas, ke estonte la rilatoj inter Urugvajo kaj Ĉinio estos pli kaj pli bonaj, kaj la du landoj daŭre akcelos kunlaboron kaj interŝanĝon kaj pluapaŝe disvolvos la amikecon inter la du landoj per diplomatiaj aktivadoj kaj kontaktoj kaj interŝanĝoj de gvidantoj. Mi esperas ankaŭ, ke pli da urugvajanoj lernos la ĉinan lingvon kaj pli da aktivadoj pri ĉina kulturo estos farataj por ke uruvajanoj spertu ĉinajn belajn kulturon kaj lingvon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree