Xi Jinping faris gravajn instrukciojn pri tertremo en Jishishan, Gansu
Ema Publikigita: 2023-12-19 12:50:31

Lunde je la 23a horo kaj 59 minutoj en la gubernio Jishishan de Linxia-subprovinco de Gansu-provinco, okazis 6,2-magnituda tertremo, kiu ĝis nun jam mortigis 100 homojn en Gansu kaj aliajn 11 homojn en Qinghai. Iuj bazaj instalaĵoj de akvo, elektro, trafiko kaj telekomuniko estis difektitaj.

Post la tertremo, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono donis altan atenton kaj faris gravajn instrukciojn. Li postulis meti savadon en la unuan lokon kaj plenforte savi vunditojn kaj maksimume redukti morton kaj vundiĝon de homoj.

La trafita loko troviĝas en altaltituda regiono kun malvarma vetero. Xi postulis fortigi monitoradon de la tertrema kaj vetera situacio, malebligi aperon de sekundaraj katastrofoj kaj fari konvenajn aranĝojn por la suferintoj.

La Popola Liberiga Armeo kaj armita polico devas aktive kunlabori kun loka registaro por maksimume garantii sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree