Xi gratulas Sisi pro lia reelektiĝo kiel egipta prezidento
Ema Publikigita: 2023-12-19 19:03:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Abdel-Fattah al-Sisi pro lia reelektiĝo kiel prezidento de Egiptio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Egiptio estas bonaj amikoj, kiuj kunhavas similajn celojn kaj konfidas unu la alian, kaj estas ankaŭ bonaj partneroj, kiuj kunlaboras por disvolviĝo kaj komuna prospero. En lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Egiptio vigle disvolviĝis. La du landoj atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro, kaj la amikeco inter la du popoloj konstante profundiĝis.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Egiptio kaj volas labori kun prezidento Sisi kaj firme subteni unu la alian por antaŭenigi la kunlaboron de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo inter la du landoj, kune protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj, antaŭenpuŝi la ĉina-egiptan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon al la nova nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree