Kiam grenejoj estas plenaj, lando estas paca
Ema Publikigita: 2023-12-19 17:02:14

Lastatempe laŭ la datumoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, ĉijare la totala grenprodukto de Ĉinio atingis 695,41 miliardojn da kilogramoj. La produkto estis stabila sur la nivelo de pli ol 650 miliardoj da kilogramoj dum 9 sinsekvaj jaroj. La grenprodukto de Ĉinio daŭre kreskis, ne nur plenumante enlandan postulon sed ankaŭ kontribuante al la stabileco de tutmonda nutraĵa provizado.

La inteligenta agrikulturo kun plibonigitaj varioj, inteligenteco kaj cifereco ludas gravan rolon por atingi la "riĉajn rikoltojn" en naŭ sinsekvaj jaroj. Laŭ datumoj, la kontribua indico de la ĉina agrikultura scienc-teknika progreso atingis 62,4%, la kovrado de plibonigitaj rikoltaj varioj superis 96%, kaj la ampleksa mekaniza indico de plugado, kultivado kaj rikoltado atingis 73%. Industrioj kiuj riĉigas la ĉinojn en la kamparaj regionoj estas kultivitaj kaj vastigitaj, kaj la enspezoj de terkulturistoj pliiĝis. Post la liberiĝo el malriĉeco, la ampleksa revigligo de kamparaj regionoj fariĝas la ĉefa temo de la laboroj rilataj al agrikulturo, kamparaj areoj kaj kamparanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree