Kiom gravas malferma Ĉinio por la mondo?
Yu Publikigita: 2023-12-19 20:27:33

“Volkswagen estis grava partoprenanto en la aŭtoindustrio de Ĉinio ekde la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Surbaze de la strategio ‘en Ĉinio, por Ĉinio’ ni uzos lokan novigon pli bone en la estonteco kaj pli lerte respondos la postuladon de ĉinaj konsumantoj." Ĉi tion diris prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la germana Volkswagen-Grupo (Ĉinio), Ralf Brandstaetter, lunde en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG).

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la komenco de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. La politiko pri reformo kaj malfermo ne nur fundamente ŝanĝis la fizionomion de Ĉinio, sed ankaŭ alportis kungajnajn ŝancojn al la mondo. Precipe en la pasintaj dek jaroj, Ĉinio efektivigis pli aktivan malferman strategion, kio ege profitigis multnaciajn kompaniojn kiel Volkswagen.

Do, kiom gravas malferma Ĉinio je alta nivelo por la mondo?

La malferma ekonomio de Ĉinio faris solidan kontribuon al ekonomia kresko. En la pasintaj 10 jaroj, la porcio de Ĉinio en la monda ekonomio pliiĝis de 12,3% ĝis pli ol 18% kaj ĝia jara kontribuo al monda ekonomia kresko kalkuliĝis al pli ol 30%. Multnaciaj kompanioj multe profitis de la ekonomia kresko de Ĉinio kaj akiris vastan disvolvan spacon sur la ĉina merkato.

La malfermo de Ĉinio ankaŭ gvidis la tendencon de verda disvolviĝo kaj ciferecigo tutmonde. Ekde ĉi tiu jaro, novenergiaj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj ĉeloj el Ĉinio kaŭzis tutmondan kreskadon. La disvolviĝo de Ĉinio en la kampo de ciferecaj teknologioj profitigas homojn tra la mondo kaj aldonas novan impulson al monda ekonomia kresko.

Estas pli grave, ke la devontigo de Ĉinio al la konstruado de malferma tutmonda ekonomio donis novan dimension al la tutmonda regada sistemo. Ni prenu la iniciaton Zono kaj Vojo kiel ekzemplon: En la pasintaj 10 jaroj, ĝi altiris investon de preskaŭ 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj, kreis 420 000 laborpostenojn por la landoj partoprenantaj en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj liberigis 40 milionojn da homoj el malriĉeco.

"La malfermita pordo de Ĉinio ne estos fermita, sed nur malfermiĝos pli kaj pli larĝe." Lasttempe en la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro de 2023, serio da novaj rimedoj estis prezentitaj por "plilarĝigi la malfermon je alta nivelo". La mondo havas kialon atendi, ke malferma Ĉinio alportos pli da ŝancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree