Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke li pretas labori kun nikaragva prezidento Daniel Ortega por preni la nove anoncitan strategian partnerecon inter la du landoj kiel novan deirpunkton kaj atingi novajn rezultojn en dulandaj rilatoj.
Dum la telefona konversacio kun Ortega, Xi diris ankaŭ, ke li volas starigi ekzemplon de solidareco, kunlaboro, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj kune kun nikaragva gvidanto.
Laŭ Xi, Ĉinio estas fidinda amiko de Nikaragvo kaj firme subtenos Nikaragvon protekti sian nacian sendependecon kaj nacian dignon. Ĉinio ankaŭ apogas Nikaragvon malakcepti eksteran interferon.
Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Nikaragvo por kontraŭbatali hegemonismon kaj potencan politikon, kaj antaŭenigi la disvolviĝon de pli justa kaj racia internacia ordo.
Xi aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi solidarecon kaj kunordigon kun Nikaragvo pri internaciaj aferoj, kaj protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evolulantaj landoj.
Ortega diris, ke la rimarkindaj atingoj de Ĉinio en disvolvado kontribuis al la monda paco kaj alportis esperon al la mondo.
Ortega aldonis, ke Nigarakvo firme observas la principon de unu Ĉinio kaj subtenas la reunuiĝon de Ĉinio, kaj ankaŭ opogas la tutmondajn kunlaborajn inciatojn proponitajn de Xi, inkluzive de la Inciato Zono kaj Vojo.