Xi renkontiĝis kun rusa ĉefministro
Ema Publikigita: 2023-12-20 15:49:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping rekontiĝis kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin en Pekino merkrede.

Xi diris, ke ekde la kuranta jaro, li dufoje renkontiĝis kun prezidento Putin. Laŭ Xi, la registaroj, leĝdonaj organoj, politikaj partioj kaj lokoj de la du landoj faris profundajn interŝanĝojn, kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj disvolviĝis en sana kaj stabila maniero.

Xi diris, ke en la unuaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio atingis la jaran celon de 200 miliardoj da usonaj dolaroj kune fiksitan de la du ŝtatestroj, kio montras la fortan elastecon kaj vastajn perspektivojn de reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Li aldonis, ke konservi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio estas strategia elekto farita de ambaŭ flankoj surbaze de la fundamentaj interesoj de la du popoloj.

Laŭ Xi, Ĉinio subtenas la rusan popolon preni la disvolvan vojon laŭvole. Xi esprimis la esperon preni la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio venontjare kiel novan deirpunkton por senĉese pligrandigi la pozitivan influon de la altnivelaj politikaj rilatoj kaj kune antaŭeniri en la procezo de ampleksa antaŭenigo de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj realigo de nacia rejuniĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree