Ĉinio okazigis centran konferencon pri kampara laboro
Yu Publikigita: 2023-12-20 18:47:59

La jara centra konferenco pri kampara laboro okazis en Pekino de mardo ĝis merkredo, araĝante prioritatojn de kampara laboro en 2024.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravajn instrukciojn pri laboro rilata al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj.

Xi diris, ke en 2023, Ĉinio venkis relative severajn naturajn katastrofojn kaj aliajn malfavorajn kondiĉojn, certigis novan rekordon de grenprodukto, garantiis relative rapidan kreskon de la enspezoj de terkulturistoj kaj konservis harmonion kaj stabilecon en kamparaj regionoj. Li diris, ke por antaŭenigi ĉinan modernigon, la lando devas fari senĉesajn klopodojn por plifortigi la fundamenton de la agrikultura sektoro kaj ĉiuflanke antaŭenigi kamparan revigligon. Per sperto de la programo Verda Kampara Revigligo, klopodoj devas esti faritaj por efektivigi konkretajn politikojn bazitajn sur realaj kondiĉoj, fari konstantajn kaj pliigajn paŝojn por daŭrigi progreson kaj atingi efektivajn rezultojn konforme al la interesoj de la popolo.

Xi ankaŭ urĝis klopodojn plibonigi kamparan industrian disvolviĝon, kamparan konstruadon kaj kamparan regadon, kaj strebi por esenca progreso en ĉiuflanka antaŭenigo de kampara revigligo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree