Atakoj al ĉinaj kompanioj damaĝas Brition mem
Yu Publikigita: 2023-12-20 16:09:07

Lastatempe, britaj amaskomunikiloj raportis, ke la brita elektroproviza firmao, la Nacia Elektroreto, forigis komponantojn liveritajn de ĉinaj kompanioj pro "sekurecaj kialoj". Analizanto diris, ke se ĉi tio estas vera, la brita flanko intencas hontosigni ĉinajn kompaniojn kaj tiel disvastigi la "ĉinan minacon" por krei obstaklojn al la disvolviĝo de ĉinaj kompanioj eksterlande. Sed kiam frapoj falas sur la vangon, doloras al Britio mem.

Sub la preteksto de "sekureco" kaj per la fabrikitaj akuzoj kontraŭ ĉinaj kompanioj, Britio serĉas du politikajn celojn: Unuflanke ĝi volas sekvi Usonon kaj pliigi la premon sur ĉinaj teknologiaj kompanioj, kio reflektas la tiel nomatan specialan aliancon inter Britio kaj Usono. Aliflanke, la parlamentaj elektoj de Britio okazos venontjare. La reganta partio do esperas akiri pli da voĉoj per necedema sinteno kontraŭ Ĉinio.

La brita registaro anoncis en 2021, ke ĝi atingos la celon de centprocenta pur-energia elektro antaŭ 2035, sed la postiĝinta elektroreto malhelpis la transformiĝon de energio en Britio. Pro la manko de antaŭvida planado pri elektra infrastruktura konstruado kaj ekskludo de spertaj ĉinaj firmaoj, Britio, unu el ĉefaj karbon-emisiaj landoj, eble tre malfacile povus atingi siajn emisi-reduktajn celojn. Ĉi tio kaŭzos malrapidiĝon de la paŝoj al antaŭenigo de pura energio tra Eŭropo.

Post forigo de la komponantoj liveritaj de ĉinaj kompanioj, la brita Nacia Elektroreto alfrontas la defion trovi alternativajn kompaniojn. La altgrada politikigo de komercaj kaj teknologiaj aferoj fare de Britio je ĉia kosto vekos dubojn inter internaciaj grandaj entreprenoj, ĉu la brita merkato povas resti malferma, justa kaj nediskriminacia, kaj ilia fido pri investo en Britio eble malfortiĝos.

Fakte, la minaco alfrontata de Britio neniam estis ĉinaj kompanioj, sed politikistoj, kiuj okupiĝas pri politika manipulado spite al publikaj interesoj, kaj tiuj, kiuj sekvas la strategion "malgranda korto, alta muro". Uzi tiel nomatan "sekurecon" kiel ekskuzon por antaŭenigi malkuplon kaj rompon de ĉenoj kaj subpremi ĉinajn entreprenojn ne povas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio. Raciaj individuoj en Britio devas konscii, ke Ĉinio estas partnero kaj disvolva okazo. La ĝusta maniero por rilatoj inter Ĉinio kaj Britio estas pragmata kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno, antaŭenigante la sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj profitigante la tutan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree