Kiu estas la plej populara koloro de 2024?
Mirinda Publikigita: 2023-12-21 11:40:35

Kiu estas la plej populara koloro de 2024? Lastatempe tutmonda aŭtoritata kolora institucio Pantone publikigis la jaran koloron de 2024: Lanuga Persika (Peach Fuzz)

Laŭ konigo, la koloro estas rozkoloro milda kiel cigna lanugo, kiu diras al la homoj malrapidigi la paŝojn kaj zorgi sin mem kaj aliajn.

La persika koloro estas romantika kaj poema, montras kaj la pasintecon kaj la modernan etoson. Laŭ Leatrice Eiseman plenuma direktoro de Pantone, la lanuga persika koloro vekas eĥon de la homoj pri varmo kaj moderna eleganteco kaj ligas la junecon kun la eterno. “En 2024 ni aparte sentos novan signifon por la vivmaniero. Ni ĉiuj atendas pli pacan estontecon kaj fortiĝas la bezono por nutrado kaj kundivido.”

 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree