Filipinoj devas repreni ĝustan vojon post konversacio kun Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-12-21 20:46:43

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi merkrede urĝis la filipinan flankon preni konvenan traktadon de la nuna mara situacio kiel ĉefan prioritaton dum telefona konversacio kun filipina ministro pri eksteraj aferoj Enrique A. Manalo. Tio vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la telefona konversacio, ke la severaj malfaciloj alfrontataj de la ĉina-filipinaj rilatoj nun enradikiĝas en la fakto, ke la filipina flanko ŝanĝis sian politikan pozicion, perfidis promesojn, kiujn ĝi faris, senĉese provokis problemojn en la maro kaj subfosis la legitimajn rajtojn de Ĉinio. Wang akcentis, ke la duflankaj rilatoj nun estas ĉe vojkruciĝo, kun la estonteco ankoraŭ nedecidita, kaj la filipina flanko devas agi singarde.

En la lastaj jaroj, la ĉina-filipinaj rilatoj ĝenerale estis bonaj. Komence de la kuranta jaro, la unua gasto akceptita de la ĉina flanko estis filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos. Tiam, la du flankoj atingis multajn gravajn konsentojn, inkluzive de traktado de maraj demandoj per amika konsiliĝo. Tamen ĉi tiuj konsentoj ne estis efike efektivigitaj. La ĉefa kialo estas, ke la filipina politiko al Ĉinio ŝanĝiĝis, kreante oftan malordon kaj pliigante streĉon pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

La Rifo Ren'ai estas parto de la ĉina Insularo Nansha kaj la teritorio de Ĉinio. Ĉi tio estas internacia konsento kaj konformas al internacia leĝo, inkluzive de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1999, filipina militŝipo kontraŭleĝe “sidiĝis” sur la Rifo Ren'ai, serioze atencante la teritorian suverenecon de Ĉinio. La filipina flanko solene promesis fortreni la ŝipojn, Ĉinio kaj Filipinoj atingis konsenton konvene trakti la demandon kaj kune konservi maran stabilecon.

Tamen, ekde ĉi tiu jaro, la filipina flanko senĉese sendis oficialajn ŝipojn kaj militŝipojn por perforte eniri la akvojn de la Rifo Ren'ai, transportante konstruajn materialojn al la militŝipo kontraŭleĝe sidanta sur la rifo, kun intenco atingi ĉiaman okupadon de la Rifo Ren'ai. Kial la filipina registaro ŝanĝis sian politikon al Ĉinio? Observantoj atentigis, ke unuflanke ĉiam estis forta voĉo en Filipinoj pri la demando de la Suda Ĉina Maro, kaj filipinaj gvidantoj intencas firmigi subtenon de la popolo per necedema sinteno.

Dum la telefona konversacio, la filipina flanko esprimis la esperon, ke malkonsentoj devas esti traktataj en maniero akceptebla al ambaŭ flankoj, por mildigi streĉon kaj malebligi konfliktojn. Manalo aldonis, ke la filipina flanko volas plifortigi dialogon kun Ĉinio sincere, utiligi la duflankan komunikan mekanismon pri maraj demandoj kaj kune serĉi solvon al la demando. La ĉina flanko ne fermos la pordon al dialogo kaj kontakto kun la filipina flanko kaj esperas, ke la filipina flanko revenos al ĝusta direkto, efektivigos la promeson trakti malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj renkontos la ĉinan flankon duonvoje.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree