Kial pli kaj pli multaj eksterlandaj investantoj venas al Ĉinio por konstrui fabrikojn?
Lucia Publikigita: 2023-12-23 17:02:38

La plej novaj datumoj montras, ke de januaro ĝis novembro ĉi-jare, 48 078 novaj eksterlanda-investitaj entreprenoj estis establitaj en Ĉinio, la nombro pliiĝis je 36,2% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. En la okuloj de la ekstera mondo, ĉar la monda ekonomia kresko malrapidiĝas kaj geopolitika konkurenco varmiĝas, la ĉina merkato fariĝas pli alloga, kaj "investi en Ĉinio" estas la ĉefa kaj ĝenerala tendenco.

Laŭ la fontoj de eksterlanda investo, investo en Ĉinio de iuj evoluintaj ekonomioj rapide kreskis. Inter ili, la realaj investoj en Ĉinio el Britio, Francio, Nederlando, Svislando kaj Aŭstralio pliiĝis respektive je 93,9%, 93,2%, 34,1%, 23,3% kaj 14,3%.

Por eksterlandaj investantoj, investi Ĉinion signifas investŝancojn. Krom la grandskala merkato, perfekta infrastrukturo, stabilaj industriaj kaj provizoĉenoj, malferma kaj noviga disvolviĝo, kontinua plibonigo de la komerca medio kaj sufiĉaj talenduloj... ĉio ĉi donas garantiojn por la produktado kaj funkciado de eksterlandaj kompanioj kaj alportas al ili grandegajn avantaĝojn.

Multaj eksterlandaj komercaj industriorganizoj, inkluzive de la Usona Komerca Ĉambro en Ĉinio, deklaris, ke la ĉina merkato ne estas "opcio" por eksterlandaj financaj entreprenoj, sed "nepra elekto".

Kelkaj analizistoj montris, ke dum la koncernaj politikoj de Ĉinio estas iom post iom enkondukitaj, la skalo kaj tutmonda proporcio de eksterlandaj investoj allogataj en la estonteco pliiĝos eĉ pli.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree