'Zootopia' levas la ĉarmon de Disney
Lucia Publikigita: 2023-12-20 10:50:17

La tre atendita zoologia ĝardeno “Zootopia” de Ŝanhaja Disneylando malfermiĝis al la publiko en la 20a de decembro, kaj ĝi estas atendite allogi vizitantojn enlande kaj eksterlande, aldonante brilon al la reakiro de la turisma industrio de la urbo.

Laŭ la oficialaj informoj, la nova temo Zootopia de la Ŝanhaja Disneylando estas bazita sur la vigla filmo Zootopia (2016) farita de Walt Disney Animation Studios. La konstrulaboro komenciĝis en decembro 2019. Zootopia estas la oka tema ĝardeno de Ŝanhaja Disneylando.

La ĉefa plenuma oficisto  de Walt Disney Company Bob Iger diris en malferma ceremonio en la 19a de decembro, ke Zootopia estas la dua grava ekspansio de Ŝanhaja Disneylando kaj pruvas la neŝanceleblan fidon de la kompanio alporti la Disney-sperton al la ĉina merkato.

Zootopia malfermiĝis en la tempo kiam la turisma sektoro vidas rapidan resaniĝon de la KOVIM-19. Ŝanhajo ricevis preskaŭ 2,3 milionojn da envenantaj vojaĝantoj dum la unuaj tri kvaronoj de ĉi tiu jaro, dum la nombro por la tuta jaro estas antaŭvidite superi 3 milionojn, laŭ la Ŝanhaja Urba Administracio pri Kulturo kaj Turismo.

La oficialuloj de la administracio diris, ke la ciferoj ankaŭ konfirmas la rolon de Ŝanhajo kiel la unua haltejo en Ĉinio por internaciaj turistoj.

Josh D'Amaro, prezidanto de Disney Experiences, diris, ke Zootopia helpos Ŝanhajon plifirmigi sian rolon kiel grava turisma celo kaj altiri pli multajn internaciajn vizitantojn. Li diris ankaŭ, ke Ŝanhaja Disneylando atendas ricevi rekordon de 13 milionoj da vizitantoj ĉi-jare.

Ŝanhaja Disneyland malfermiĝis en junio 2016 kun ses ĉeftemoj. La sepa, Pixar Toy Story Land, estis malfermita en 2018. Ĉijare, Zootopia, estas la oka.

La tria tema hotelo de Shanghai Disney Resort komencis konstruadon fine de aŭgusto ĉijare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree