Publikiĝis Parolado de Xi Jinping pri Iniciato Zono kaj Vojo (versio 2023)
Ĝoja Publikigita: 2023-12-25 15:24:43

La libro Parolado de Xi Jinping pri Iniciato Zono kaj Vojo (versio 2023) estis publikigita de la Centra Partia Literatura Eldonejo.

La libro inkludas 78 gravajn paroladojn pri kunlaboro de Zono kaj Vojo de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), de septembro 2013 ĝis novembro 2023. Kaj ĝi estas kompilita de la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La Iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Xi, donas fokuson al komunaj esperoj de popoloj en diversaj landoj pri paco kaj disvolvo kaj provizas la mondon per plano de komuna prospero kaj disvolvo.

La iniciato ricevis pozitivajn respondojn el la internacia komunumo, speciale partoprenantaj landoj. Ĝi transcendas diferencojn de civilizacioj, kulturoj, sociaj sistemoj kaj disvolvaj stadioj, kaj fariĝis la monda publika produktaĵo vaste bonvenigata kaj platformo por internacia kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree