Xi Jinping ĉeestis ceremonion de promociado je generala rango fare de CMK
CMG Publikigita: 2023-12-25 20:07:47

La 25an de decembro, ceremonio de promociado je generala rango fare de la Centra Milita Komisiono (CMK) okazis en la Domego Bayi en Pekino. La prezidanto de CMK Xi Jinping ĉeestis la ceremonion. 

Je ĉirkaŭ la 11a horo antaŭtagmeze la promocia ceremonio komenciĝis en la nacia himno. La vicprezidanto de CMK Zhang Youxia voĉlegis la ordonon de promociado je generala rango, subskribitan de Xi Jinping, la prezidanto de CMK. La vicprezidanto He Weidong prezidis la ceremonion.

Ĉi-foje la oficiroj promociitaj al generala rango estas: Wang Wenquan, la politika komisaro de la Suda Batalkampa Komandejo, kaj Hu Zhongming, la mararmea komandanto.

La du promociitoj energiplene venis antaŭ la podio, kaj tiam Xi Jinping donis al ili mandaton kaj gratulis ilin. La du oficiroj kun surŝultra epoleto de generala rango faris militan saluton al Xi Jinping kaj la tuta ĉeestantaro, kiam eksplodis varma aplaŭdado en la ĉambro.

La ceremonio venis al sia fino en la armea himno. Poste, Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj fotiĝis kun la du promociitaj oficiroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree