Kunsido de la Centra Komitato de KPĈ okazis honore al la 130a naskiĝtago de Mao Zedong
CMG Publikigita: 2023-12-26 20:23:45

Antaŭtagmeze de la 26a de decembro okazis kunsido en la Popola Granda Halo por honori la 130an naskiĝtagon de la kamarado Mao Zedong. Faris gravan paroladon Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Li emfazis, ke kamarado Mao Zedong estas granda marksisto, granda proleta revoluciulo, strategiisto kaj teoriisto, granda pioniro ĉiniiganta la marksismon, granda fundamentometinto en la konstrua afero de la ĉina socialisma modernigo, granda patrioto kaj nacia heroo de Ĉinio ekde la moderna epoko, kerno de la unuageneracia centra gvidantaro de la Partio, granda homo de la epoko, gvidanta la ĉinan popolon radikale ŝanĝi sian sorton kaj la aspektojn de la ŝtato, granda internaciisto, kiu faris esencajn kontribuojn por liberigi subprematajn naciojn de la mondo kaj progresigi la homaron. La penso de Mao Zedong estas valora spirita riĉaĵo de nia Partio, kaj longe gvidos nin en agoj. La plej bona memorigo pri kamarado Mao Zedong estas ja plue antaŭenigi la aferon de li kreitan.

Ĉeestis la kunsidon ankaŭ la membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ: Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Ding Xuexiang, Li Xi, kaj ŝtata vicprezidanto Han Zheng. Cai Qi, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunsidon.

Antaŭ la kunsido Xi Jinping kaj aliaj ŝtataj gvidantoj venis al la Memoriga Halo de Prezidanto Mao. Tie ili faris tri riverencojn antaŭ la sidstatuo de Mao Zedong kaj rigardis kun respektego la restaĵon de Mao Zedong.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree