Kio ŝanĝiĝema, kio ne? – Kion ni atendas en 2024?
CMG Publikigita: 2023-12-27 10:44:04

Rerigardante la jaron 2023, pri kio vi pensas? Ĉu tio, kio kiel fulmo aperas antaŭ vi, estas ploranta infano ĉe ruinoj lasitaj post bombado? Ĉu teruraj ondegoj levitaj de nuklee poluita akvo? Aŭ ĉu la genera artefarita intelekto, kiu ŝajnas esti kiel vizaĝo ŝanĝiĝema kaj samtempe neŝanĝiĝema? Kion do ni atendas en 2024?

Lastatempe, la Asocio de Germana Lingvo (germene: GfdS: die Gesellschaft für deutsche Sprache) publikigis la vortojn de la jaro 2023 en Germanio, inter kiuj la vortkombino "krizomodelo" estas la plej atentata. En 2023 la vorton "krizo" la tuta mondo ne povis eviti.

Anatol Caciuc, la raportisto de Moldava Nacia Radio: "La armita konflikto en Ukrainio ankoraŭ ne finiĝis, kaj tamen en Gazao eksplodis alia konflikto, en kiu mortis senkulpuloj, precipe infanoj. Disŝiriĝis la estonteco de tieuloj."

En la konflikto inter Palestino kaj Israelo, kiu eksplodis oktobre de 2023, jam mortis pli ol 20 000 homoj. Tiu okazo ne nur malsimpligas la situacion de la mezorienta regiono, sed ankaŭ longtempe influas la tutmondajn cirkonstancojn. En Eŭropo la ukraina krizo daŭras preskaŭ du jarojn, kaj bataloj okazas ĉiutage. Kaj sekve akriĝas la geopolitika konkurado inter Rusio kaj la Okcidento.

Hamid Rashid, la ĉefo de la Branĉo de Tergloba Ekonomia Monitorado kaj de la Sekcio de Ekonomia Analizo kaj Politiko sub la Departemento de la UN pri Ekonomiaj kaj Socialaj Aferoj: "Mi opinias, ke la ukraina krizo estas granda ŝoko por la monda ekonomio. Ne nur por Ukrainio kaj Rusio, sed ankaŭ por la najbaraj landoj; ne nur por Eŭropo, sed ankaŭ por la resto de la mondo tra multoblaj kanaloj.”

Tiuj du konfliktoj diras al ni, ke ne alireblas serĉi por si absolutan sekurecon per damaĝo de alilanda sekureco. Ĉinio emfazas la koncepton pri sekureco komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova kaj, pri la ukraina krizo kaj la palestina-israela konflikto, ĉiam staras flanke de dialogo kaj paco. Por kvietigi la konfliktojn kaj politike solvi la krizojn Ĉinio ludas pozitivan rolon.

D-ro Michael Borchmann, eksa direktoro de la Departemento pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj en Hesio, Germanio, kaj altranga konsilisto de la Ĉina Internacia Investakcela Centro (Germanio): "Rilate al la nunaj militoj kaj konfliktoj Ĉinio sekvas la ideon pri 'homara komunumo kun komuna estonteco' kaj ĉiam strebas al reala kompreno kaj ekvilibro. Ekzemple, komence de ĉi jaro la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj prezentis sian dokumenton kun 12 punktoj kaj metis klarajn proponojn por fini la ukrainan krizon. Ĉinio promesis, ke ĝi faros plejeblecon por paco kaj ekspedos unu specialan senditon al Ukrainio. Tio indikas, ke Ĉinio faris seriozan penadon por atingi mondan pacon kaj ekvilibron."

Anatol Caciuc, la raportisto de Moldava Nacia Radio: "Ĉinio, por solvi la mezorientan konflikton, ludis gravan saman rolon. Laŭ opinio de multaj internaciaj komentistoj, la alvoko de Ĉinio, interalie en kunvenoj de la UN, subteni batalhalton estas tre forta. Ili ankaŭ menciis, ke en ĉi-jara komenco, danke al la perado de Ĉinio, Irano kaj Saud-Arabio atingis interkonsenton preskaŭ neatingeblan."

Neniu lando povas unuope respondi al tiom da terglobaj defioj, kaj sekve la internacia komunumo devas bezoni kunlaboron, komprenon kaj solidarecon. Oktobre en Pekino okazis la tria Pintforumo de Internacia Kunlaboro por Zono kaj Vojo, el kiu venis forta signo de kunlaboro. La ok agoj metitaj de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping por altkvalita konstruado de Zono kaj Vojo, estas la saĝo oferita de Ĉinio, kiu ebligas perfektigi la tergloban regadon kaj protekti la internacian justecon.

Abdulaziz Alshaabani, saudaraba specialisto pri ĉinaj aferoj: "La iniciato, kunkonstruado de Zono kaj Vojo, kondukas la mondon al la komunumo de la homaro kun komuna estonteco, kiun la popoloj aspiras, kaj al la komunaj bonoj kaj interesoj, je kiuj la landoj sopiras. Tiu ĉina iniciato mirigas la mondon, ĉar ĝia celo estas alvenigi pli altnivelan disvolvadon en la futuro."

Aŭguste en Sud-Afriko okazis la 15a Kunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj, en kiu estis invititaj Saud-Arabio, Egiptio, Irano kaj aliaj tri landoj, kio markas, ke la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj ekspansiis ĝis dek unu landoj.

Marco Fernandes, la brazila historiisto, sociala psikologo kaj esploristo de la Trikontinenta Instituto pri Sociala Studado: "La fakto indikas, ke tiu ĉi kunlabora mekanismo estas ĉiam pli rigardata de sudaj landoj kiel grava instrumento, tio estas, anstataŭa projekto por serĉi disvolvadon."

Fine de la kuranta jaro la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en Frama Konvencio de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, okazinta en Dubajo, plenumis la unuafojan resumon mondskalan pri Interkonsento de Parizo, kaj tio montras la decidon, ke la internacia komunumo kune agos kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Jam en 2020 Ĉinio promesis siajn celojn, tio estas, "atingi karbonan pinton ne pli malfrue ol 2030 kaj karbonan neŭtrecon ne pli malfrue ol 2060."

Fabio Massimo Parenti, la esploristo el la Laboratorio de BRICS sub la Roma Instituto pri Ekonomia kaj Sociala Studado: "La promeso de Ĉinio pri verda evoluigo ricevis rimarkindajn atingojn, kaj en gravaj kampoj, kiel en pura energio, arbarumo kaj sendezertigo, Ĉinio fariĝis gvidanto de la mondo. Nuntempe, la kovro de arbaroj en Ĉinio jam atingis 23,02%, la ellaso de karbono malkreskis je 35%, kaj Ĉinio finis sian konstruadon de la plej granda karbona merkato kaj pura elektroprodukta sistemo en la mondo."

La jaro 2023 estas la 20a datreveno de la starigo de la ĉiudimensia strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), kaj la duflanka alttavola komunikado estas ofta. Post la pandemio de KOVIM-19 la Kunveno de Ĉina-Eŭropuniaj Gvidantoj okazis fizike en Pekino, kaj la kunveno sukcesis kaj ricevis riĉajn fruktojn. En la pasintaj 20 jaroj la sumo de komerco inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kreskis preskaŭ naŭoble, kaj la investo de la EU en Ĉinio pliiĝis ĉirkaŭ trioble. La kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU kreis al ambaŭ vastan spacon por komunaj interesoj.

Enriko Ceko, ekzekutiva direktoro de la Albana Centro por Daŭripova Disvolvo: "Politiko de Ĉinio strebas al tergloba paco kaj disvolvado, kaj tio preskaŭ akordas kun la strukturaj politikoj kaj celoj de la tuta Eŭropo, precipe de la EU. Kaj specife pri tutmonda sekureco, komuna prospero, formado de la homara komunumo kun komuna estonteco kaj tiel plu, la du partioj havas vastan spacon de kunlaboro."

La renkontiĝo de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko estas alia granda afero, multe atentata de la internacia komunumo. Observistoj opinias, ke la rilatoj inter la du potencoj, Ĉinio kaj Usono, nun prezentas tendencon de stabileco, kaj nepre enmetos pli da certeco kaj stabileco al la mondo, kiun unu obsedas tumulto.

Adrian Nastase, la eksa rumana ĉefministro: "Miaopinie, la renkontiĝo de la du ŝtatprezidantoj estas tre grava por malpliigi la streĉon ĉu inter la du landoj ĉu sur la tergloba nivelo, kaj ankaŭ esenca ĉu por klimata ŝanĝiĝo, ĉu por artefarita intelekto. Ĝi estas grava paŝo, kaj laŭ mi, ni povas noti, ke tio estas historia momento."

Vicentiu Gheorghe, la honora prezidanto de la Ĉina-Rumana Asocio: "En la lastaj monatoj, fone de la ukraina krizo kaj la mezorienta konflikto, la necerteco kaj danĝero de ekonomio pliiĝas. Ĝis nun tio malmulte influas la merkaton de energio, sed en tio ekzistas ebleco, tio estas interrompi la energifontan provizadon, kaj rezulte de tio, la energia prezo, tutmonda produktokvanto kaj ĝenerala nivelo de prezoj estas profunde influataj."

David Dodwell, la ĉefa ekzekutiva oficisto de la Usona Konsultiĝa Firmao Strategic Access, tekstis, ke “diserigo” fariĝis varma vorto en 2023. Influate de unuflankismo kaj protektismo, la tendenco de diserigo havas grandan detruon por la tutmonda ekonomio. La informo eligita de la Internacia Mona Fonduso estas klara: Ni ne povas elteni pli profundan malkonkordon, kaj ni devas tuj reveni al vojo de multflankisma kunlaboro.

Ngozi Okonjo-Iweala, la ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizaĵo: "Prognozebla, stabila multflanka komercosistemo estas necesa. Sen multflanka komerca sistemo, vi ne povus solvi hodiaŭajn terglobajn problemojn."

Jeremy Zook, la direktoro de la Azia Suvereneca Rangojuĝado Fitch Ratings: "Tiu rangaltigo reflektas la pli fortan manifestiĝon de la ĉina ekonomio en la tria trimestro, ol antaŭe ni antaŭkalkulis. Ni vidas, ke politika subteno, precipe fiske politika subteno, ludos pli grandan rolon en 2024, kaj tio helpos la ekonomion stabile kreski spite al kelkaj malfavoraj elementoj."

Steven Barnett, la alta reprezentanto de la Internacia Mona Fonduso ĉe Ĉinio: "La tergloba ekonomio nun lamas, sed ne sprintas. Kion ni volas diri? Se ni vidas tergloban kreskon, ni ricevas la konkludon: 3,5% en la pasinta jaro, 3% en la kuranta jaro, kaj 2,9 en la venonta jaro."

En la hodiaŭa mondo la granda ŝanĝiĝo, kiu ne aperis dum cent jaroj, nun rapide evoluas. La ŝanĝiĝo de la mondo, la epoko kaj la historio, disvolvas sin en senprecedenca maniero. Kiel ajn varias la monda situacio, ne ŝanĝiĝos la serĉado de senpartieco kaj justeco, la espero pri paco kaj stabileco, kaj la aspiro al bela vivo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree