La Centra Konferenco pri Laboro Rilata al Eksteraj Aferoj okazis en Pekino de la 27a ĝis la 28a de decembro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la konferenco.
En sia parolado Xi sisteme rerigardis la historiajn atingojn kaj valorajn spertojn de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj en la nova erao, eksplikis la internacian medion kaj historian mision de ĉina ekster-afera laboro en la nova irado, kaj faris ampleksajn planojn por ĉina ekster-afera laboro en la nuno kaj estonteco.