Xi Jinping faris gravan paroladon en novjara tekunveno de ĈPPKK
CMG Publikigita: 2023-12-29 20:43:49

Antaŭtagmeze de la 29a de decembro, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigis novjaran tekunvenon en sia halo. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, Xi Jinping, Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang, Li Xi, Han Zheng, kaj aliaj personoj, kolektiĝis kune por akcepti la Novjaran Tagon.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Li emfazis, ke ĉiuflanke antaŭenigi la landpotencigan konstruadon kaj reprosperigi la grandan aferon de nacio per ĉinstila modernigo estas la centra tasko de la partio kaj la ŝtato en la nova epoko kaj en la nova marŝado, kaj la plej granda politiko de la nova epoko, kaj ke ni devas solidigi kaj disvolvi la plej ampleksan patriotan unuecfronton, tiri plej grandan samcentran cirklon de nacia releviĝo, kaj kune komponi brilan ĉapitron de ĉinstila modernigo per solidareco, kiu kunligas fortojn, kaj per batalo, per kiu ni atingas grandajn meritojn.

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Milita Komisiono, Xi bondeziris novjaran feliĉon al aliaj politikaj partioj, federacio de industrio kaj komerco, kaj senpartianoj, al la popolanoj el ĉiuj etnoj, samlandanoj el Honkongo, Makao, Tajvano kaj el transmare, kaj al ĉiuj amikoj el eksterlande, kiuj prizorgas kaj subtenas la ĉinan modernigan konstruadon!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree