En tumulta mondo estas pli valoraj tri identecoj de Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-12-29 17:23:41

Ĉinio jam fariĝis "respondeca granda lando kun pli multaj internacia influo, gvido de renovigo kaj inspiro de moralo". Jen la konkludo farita en la Centra Konferenca pri Laboro Rilata al Eksteraj Aferoj, kiu okazis en Pekino de la 27a ĝis la 28a de decembro. 

Por kompreni kialojn de la konkludo, ni rigardu interagojn inter Ĉinio kaj la mondo en 2023.

Konstruanto de monda paco

Rerigardante la situaciojn de la mondo en 2023, ni vidas, ke "milito" sendube estas unu el ŝlosilaj vortoj de la jaro.

Ĉijare, subite akriĝis la situacio de Palestino kaj Israelo kaj mortis pli ol dudek mil homoj; daŭras konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj apenaŭ eblas haltigo de la milito; pro armitaj konfliktoj en Sudano hejmon perdis pli ol sep milionoj da personoj kaj rekomencis militon en la norda landparto de Birmo… Laŭ donitaĵoj publikigitaj de Internacia Instituto por Strategiaj Studoj de Britio ĉimonate, almenaŭ okazis 183 lokaj konfliktoj en 2023 en la tuta mondo, la nombro estas la plej multa en la lastaj tri dek jaroj.

Alfrontante tumultojn kaj krizojn, Ĉinio klopodis por interpacigo. Ekzemple pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo, Ĉinio en multaj okazoj substrekis, ke efektivigo de "duŝtata projekto" estas la baza elirejo solvanta la konflikton. Ĉinaj oficialuloj vizitis multajn mezorientajn landojn. Kiel deĵoranta prezidanta lando de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĉinio akcelis pasigi la rezolucion n.2712 rilatan al la palestin-israela demando. Ĉinio ankaŭ donis humanitaran helpon al palestina regiono.

Fone de militoj kaj tumultoj montriĝas pli rara interpaciĝo. Marte en Pekino Ĉinio, Saud-Arabio kaj Irano atingis Pekinan Interkonsenton kaj Saud-Arabio kaj Irano konsentis rekomenci la diplomatiajn rilatoj inter si. Sekvis "tajdo de interpaciĝo" en la mezorienta regiono: Barejno kaj Kataro rekomencis diplomatiajn rilatojn, Sirio revenis al Ligo de Arabaj Landoj post dek du jaroj, kaj Turkio kaj Egiptio plibonigis la rilatojn…

Ĉinio provas per realaj agoj, ke ĝi firme staras ĉe paco, dialogo kaj ĝusta flanko de la historio por ĉiam.

Kontribuanto de monda disvolvado

Bankrotis Birmingamo, la brita dua granda urbo; instituto antaŭvidis, ke germana tutlanda malneta produkto malpliiĝos je 0,6%; kaj la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvo antaŭkalkulis, ke en 2023 la monda komerca sumo reduktiĝos je ĉirkaŭ 5% kaj la tutmonda malneta produkto malpliiĝos ĝis 2,2%... Ĉijare, daŭre mankis fortoj por reprosperigi mondan ekonomion.

Antaŭ tia ĉi ekstera medio, la ĉina ekonomio daŭre pliboniĝis kaj direktis sin al bona tendenco. En la unuaj tri trimestroj la ĉina enlanda malneta produkto pliiĝis je 5,2% ol tiu en la sama periodo de 2022, Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda motoro de monda ekonomia kreskado.

La kuranta jaro markas la 45-an datrevenon de ĉina reformado kaj malfermo. "La venonta 'Ĉinio' ankoraŭ estas ja Ĉinio", kio estas la komuna kono de mondaj rondoj industriaj kaj komercaj. Multaj internaciaj institutoj antaŭkalkulis, ke estos triono la kontribuo de Ĉinio en la kuranta jaro por la monda kreskado.

La kuranta jaro estas ankaŭ la deka datreveno de elmeto de la iniciato Zono kaj Vojo. Lastajn dek jarojn, Ĉinio disvolvis kun diversaj flankoj pli ol tri mil pragmatajn projektojn kaj stimulis investon de proksimume mil miliardoj da usonaj dolaroj. En la tria pinta forumo pri internacia kunlaboro de Zono kaj Vojo, Ĉinio anoncis ok agojn por subteni altkvalitan konstruadon de Zono kaj Vojo.

Protektanto de internacia ordo

Kunlabora mekanismo de BRICS-landoj deklaris membrigi Argentinon, Egiption kaj aliajn kvar landojn, realigante historian ekspansion; la Ŝanhaja Kunlabora Organizo refoje ekspansiis; Afrika Unio oficiale aliĝis al Grupo 20… En la jaro, "Monda Sudo" havis pli kaj pli grandan influon kaj akcelis la mondon evolui al pluriga direkto.

Fine de 2023, la plej gravaj duflankaj rilatoj de la mondo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono haltigis mallevon kaj restabiliĝis. Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono faris kvarhoran dialogon kaj formis "San-Franciskan Vizion" alfrontantan la estontecon. La mondo ĝoje vidas pli stabilajn rilatojn inter la du landoj, kiuj donas certecon kaj stabilecon al la tumulta mondo.

La mondo eniris en novan periodon de tumultoj kaj reformoj. Sed Ĉinio opinias, ke ne ŝanĝiĝos la granda direkto de disvolvo kaj prospero de la homaro, ne ŝanĝiĝos la granda logiko de zigzaga marŝado de monda historio kaj ne ŝanĝiĝos la granda tendenco, ke la internacia komunumo havas komunan estontecon.

En 2023 Ĉinio per propraj agoj montris respondecon de granda lando. En 2024 Ĉinio pli bone interagos kun la mondo kaj kune kun la resto de la mondo marŝos al la celo de konstruado de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree