Grava kunveno montris direkton por diplomatio de Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-12-30 18:11:10

Antaŭ la jarfino en Pekino okazis grava konferenco konsiderata kiel "ventomontrilo " de la ekstera politiko de Ĉinio. Pekino denove okazigis la Centran Konferencon pri Laboro de Eksteraj Aferoj post kvin jaroj kaj duono. Kontraŭ la fono de malkvieto kaj ŝanĝiĝoj en la mondo kaj severa ekstera medio alfrontata de la disvolviĝo de Ĉinio, kiel la ĉina gvidantaro reĝustigos la eksteran politikon de la lando, kaj kiel la diplomatio de Ĉinio plifortiĝos en la estonteco? Oni povas trovi respondojn el la kunveno.

La konferenco retrorigardis kaj resumis la atingojn kaj spertojn de la diplomatio de Ĉinio en la pasinta jardeko de la nova epoko, faris juĝojn pri la tutmonda situacio, prenis antaŭenigon de la konstruado de homara komunumo kun komuna estonteco kiel la ĉefan fadenon de la diplomatio de Ĉinio en la estonteco. La konferenco rekomendis egalan kaj ordan mondan multpolarecon kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon. La ekstera mondo povas klare vidi la direkton, celojn kaj fokuson de la diplomatio de Ĉinio, kaj senti la kontinuecon kaj stabilecon de la ekstera politiko de Ĉinio. Analizantoj ĝenerale opinias, ke por la diplomatio de Ĉinio, la konferenco havas signifon daŭrigi la pasintecon kaj enkonduki la estontecon.

Ĉinio staris ĉe justeco kaj historia korekteco kun siaj kontribuoj, ebligo al la repaciĝo de Saud-Arabio kaj Irano, mediacio pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo kaj traktado de la defioj de klimatŝanĝiĝo, kaj pro tio ĝia amikaro grandiĝis kaj ĝia internacia influo pliiĝis. Iuj komentoj diris, ke por konservi sian hegemonion iuj okcidentaj potencoj ĉiam provokis konfliktojn kaj konfrontiĝojn, dum Ĉinio daŭre kontribuis al paco kaj disvolviĝo de la mondo, fariĝante la ankro de monda stabileco.

Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la propono de Ĉinio pri konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco. Kio estas la vizio de monda disvolviĝo, kaj kio estas vojo kaj platformo al la efektivigo? La konferenco donis kompletan kaj klaran klarigon, kaj klare deklaris, ke la venonta laboro de Ĉinio pri eksteraj aferoj elvolviĝos ĉirkaŭ la temo de la konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco.

Ĉinio kiel natura membro de la "Tutmonda Sudo" plu unuiĝos kun evoluantaj landoj por kune subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, persisti en la universale agnoskitaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj praktiki veran multflankismon. Ni firme antaŭenigos liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, pliigos reprezentivecon kaj voĉon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj kaj certigos egalecon de ĉiuj landoj je rajtoj, reguloj kaj ŝancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree