Dum sia unua vizito al Ĉinio, Duncan Charters, prezidanto de UEA, ricevis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo kaj dividis siajn impresojn pri Pekino kaj Zaozhuang de Shandong-provinco kaj siajn konojn pri la rolo de Esperanto en al cifereca epoko. Parolante pri kunlaboro inter UEA kaj aliaj internaciaj organizoj, inkluzive de Unesko kaj EU, li diris: "ĉefaj kolonoj de nia strategia planado estas oferti servojn al aliaj organizoj."