Ĉina kaj rusa ŝtatestroj interŝanĝis novjarajn salutojn
Yu Publikigita: 2023-12-31 19:25:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke fronte al ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento kaj ŝanĝiĝemaj internaciaj kaj regionaj situacioj, ĉina-rusaj rilatoj ĉiam subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon, kaj moviĝis konstante en la ĝusta direkto en 2023.

Xi faris la rimarkojn en sia novjara salutmesaĝo al rusa prezidento Vladimir Putin. Li diris en la mesaĝo, ke sub ilia komuna gvidado, politika reciproka konfido inter la du flankoj plue profundiĝis, strategia kunlaboro fariĝis pli strikta, kaj reciprokprofita kunlaboro kontinue atingis novajn rezultojn. La sumo de duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio atingis la celon de 200 miliardoj da usonaj dolaroj antaŭ la horaro, kaj ke la jaro de sportaj interŝanĝoj sukcese okazis, kaj tiel la materiala kaj publikopinia fundamentoj de la duflankaj rilatoj fariĝis pli firmaj.

Xi atentigis, ke Putin kaj li kune anoncis, ke ambaŭ flankoj okazigos la Ĉina-Rusian Kulturan Jaron en la venontaj du jaroj, kaj la du flankoj ankaŭ solene festos la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Li aldonis, ke li volas konservi striktajn interŝanĝojn kun Putin kaj preni la 75an datrevenon kaj la Ĉina-Rusan Kulturan Jaron kiel okazon por konduki la du landojn senĉese plifortigi reciprokan fidon, vastigi kunlaboron, daŭrigi amikecon kaj certigi, ke ĉina-rusaj rilatoj ĉiam antaŭeniru sur la ĝusta vojo.

Putin esprimis sincerajn festajn gratulojn al prezidanto Xi kaj deziris al la amika ĉina popolo feliĉon kaj sanon. Li diris, ke en 2023, la du ŝtatestroj renkontiĝis dufoje, injektante grandan movforton en la tutdimensian disvolviĝon de rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko, kaj la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj prosperis, kaj la duflanka komerca sumo superis la celon de 200 miliardoj da usonaj dolaroj antaŭ la horaro, starigante novan rekordon.

Tiutage, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang interŝanĝis novjarajn salutojn kun rusa ĉefministro Mikhail Vladimirovich Mishustin.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree