Ĉinio restas stabiliga ankro por pliigo de monda fido
Ĝoja Publikigita: 2023-12-31 21:56:14

Vespere antaŭ la novjara tago, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon per Ĉina Komunikila Grupo kaj interreto. Erudiciuloj kaj fakuloj el Brazilo kaj multaj eŭropaj landoj esprimis siajn opiniojn pri ideoj de Xi en lia mesaĝo por 2024 rilataj al ekonomia disvolvo kaj paca iniciato.

En sia parolado Xi diris, "En la jaro ni marŝis firme. Turniĝis stabile preventado kaj regado de la pandemio, ĉina ekonomio kontinue renormaliĝis kun bona tendenco kaj solide antaŭeniris altkvalita disvolvo." Pri tio, brazila esploristo pri rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo José Nelson Maia diris, ke post la 45-jara praktiko de reformo kaj malfermo Ĉinio ankoraŭ konservas racian ekonomian kreskon kaj nun strebas al pli altkvalita disvolviĝo. Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio kaj la plej granda eksportanto kaj importanto en la mondo, la ĉefa fonto de helpo kaj investo al aliaj landoj, kaj ankaŭ plej granda emerĝanta merkato. Ĉinio ludas la rolon kiel stabiligilo en la monda ekonomio plene suferanta geopolitikan tumulton kaj oftegajn konfliktojn,.

Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de Albana Instituto pri Tutmondiĝaj Studoj, diris, ke la ĉina registaro ellaboris serion da rimedoj kaj politikoj por plibonigi komercan medion, stabiligi fremdan investon kaj eksteran komercon, en malfacila renormaligo de la monda ekonomio. Ĉinio daŭre ludas ŝlosilan rolon kiel ĉefsubtenilo kaj sub premioj klopodas antaŭenigi altgradigon kaj transformiĝon de industrioj, verdan disvolvon kaj scienc-teknikan renovigon.

Saud-arabia fakulo pri ĉinaj demandoj Abdulaziz Alshaabani diris, ke la ĉina registaro ĉiam metas la popolon sur la unuan lokon ellaborante politikojn. La iniciatoj proponitaj de Ĉinio, kiel la Zono kaj Vojo, Tutmonda Disvolva Iniciato, Tutmonda Sekureca Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato, kovris ŝlosilajn kampojn de la konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco kaj faris gravan kontribuon al monda disvolvado kaj mildigo de monda malriĉeco.

En sia parolado prezidanto Xi diris, ke nun ankoraŭ estas militoj en iuj lokoj de la mondo. La ĉina popolo profunde scias la altan valoron de paco, volas strikte labori kun la internacia komunumo por komuna bono de la homaro, konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco kaj konstruado de pli bela mondo. Pri tio, doktoro Michael Borchmann, eksestro de departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hesio, Germanio, diris, ke okaze de la unu datreveno de plena eskalado de la ukraina krizo, Ĉinio publikigis dokumenton Ĉina starpunkto pri politika solvo de ukraina krizo, sendis senditojn specialajn pri eŭropaj kaj aziaj aferoj al Ukrainio, Pollando, Francio, Germanio kaj Rusio. Post eksplodo de mezorienta konflikto, en telefona konversacio prezidanto Xi kaj franca prezidento Emmanuel Macron unuanime opiniis, ke "duŝtata solvo" estas la baza elirejo por solvi cirklon de la palestin-israela konflikto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree