Ĉinio faris ĉi tiun aferon dum pasintaj 60 jaroj
Yu Publikigita: 2023-12-31 17:10:43

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun reprezentantoj al kunveno markanta la 60an datrevenon de la unua internacia medicina helpteamo sendita de Ĉinio. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, gratulis ilin kaj esprimis salutojn al ĉiuj, kiuj estas aŭ estis plenumantaj eksterlandajn medicinajn helpmisiojn. La ĉina gvidantaro laŭdis la atingojn de tia medicina helpo kaj instigis "fari pli grandan kontribuon al antaŭenigo de la konstruado de komunumo de homa sano". Ĉi tiuj vortoj ilustras, kial Ĉinio silente faris ĉi tiun aferon dum 60 jaroj kaj faros tion plu.

La nova respubliko ankoraŭ ne estis riĉa en la komencaj 1960aj jaroj. Sed kiam Alĝerio, kiu ĵus deklaris sian sendependecon, petis de la mondo urĝan medicinan helpon, Ĉinio la unua anoncis, ke ĝi sendos eminentajn kuracistojn por formi medicinan helpteamon al alia lando. La mondo eble ne atendis, ke Ĉinio liveros medicinan helpon al aliaj landoj 60 jarojn.

En 2011, ŝipakcidento en Tanzanio konsternis la mondon. La tri-taga savado de la ĉina medicina teamo ebligis al pli ol 400 vunditoj resaniĝi iom post iom. En 2014, la viruso Ebola disvolstiĝis tra Afriko, kaj la medicinaj helpteamoj kaj fakuloj el multaj landoj retiriĝis, sed la ĉina medicina teamo al Gvineo aliĝis al la laboro kiel planite kaj estis la unua medicina teamo ordenita de gvinea prezidento per la Respublika Medalo. Post la eksplodo de la pandemio KOVIM-19, Ĉinio sendis 38 fakulajn teamojn al 34 landoj por liveri plej urĝan ampleksan humanitaran helpon en la historio de nova Ĉinio.

En la pasintaj 60 jaroj, la medicinaj helpteamoj de Ĉinio helpis lokanojn per humaneco kaj bonfaro kaj ricevis altan laŭdon de la registaroj kaj loĝantoj de la helpitaj landoj.

La 60 jaroj da medicina helpo fariĝis la fenestro por montrado de la respondeco de Ĉinio al la ekstera mondo. Ĉinio estas la unika lando en la mondo, kiu sendis medicinajn teamojn al evoluantaj landoj longtempe kaj kontinue. Ĝi sendis pli ol 30 000 membrojn de medicinaj helpteamoj al 76 landoj kaj regionoj, helpis konstrui pli ol 130 medicinajn kaj sanzorgajn instalaĵojn kaj traktis preskaŭ 300 milionojn da pacientoj.

Nun Ĉinio plenforte antaŭenigas modernigon laŭ sia stilo. Kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio klopodas por sia propra disvolviĝo kaj samtempe helpas aliajn evoluantajn landojn en modernigo per sia propra disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree