Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe en sia novjara mesaĝo por 2024, ke Ĉinio laboros kun la internacia komunumo por konstrui homan komunumon kun komuna estonteco.
Li diris, ke konfliktoj ankoraŭ furiozas en iuj partoj de la mondo, kaj ke ĉinoj akre konscias tion, kion signifas paco.
"Ni laboros strikte kun la internacia komunumo por la komuna bono de la homaro, konstruos homan komunumon kun komuna estonteco, kaj faros la mondon pli bona loko por ĉiuj," li diris.