Novjara parolado de ĉina prezidanto por 2024
Mirinda Publikigita: 2023-12-31 21:34:30

La 31an de decembro, antaŭ alveno de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por 2024, per televidaj kaj radiaj kanaloj de Ĉina Komunikila Grupo kaj retejoj kaj novmediataj platformoj de ĉefaj ŝtataj novaĵ-organizoj.

Kamaradoj, amikoj,

sinjorinoj kaj sinjoroj:

Saluton! Sunlumo varmigis la teron post Vintra Solstico, tagoj iris laŭ siaj paŝoj. Ĉe la bela momento adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan, mi, en Pekino, esprimas novjarajn bondezirojn al vi!

En la jaro 2023, ni daŭre diligente laboris kaj pene antaŭeniris, eltenante severan provon de ventoj kaj pluvoj, vidante pitoreskajn pejzaĝojn kaj akirinte abundajn rikoltojn. La homoj memoris malfacilojn dum la jaro kaj estas plenaj de konfido al la estonteco.

Estis pli firmaj niaj paŝoj dum la jaro. Dum la stabila transiro de traktado de la pandemio, nia ekonomio kontinue revigliĝis kaj disvolviĝis al bona tendenco, altkvalita disvolvo estis efektive antaŭenigita. La moderniga industria sistemo estis pli perfekta, aro da altnivelaj, inteligentecaj kaj verdaj novaj kolonaj industrioj rapide leviĝis. Ĉinio gajnis riĉan grenan rikolton en sinsekvaj 20 jaroj, la kvalito de verdaj akvoj kaj montoj estis pli alta, revigligo de la kamparo montris novan aspekton. Ĉiuflanka reprosperigo de la nordorienta landparto de Ĉinio komponis novan ĉapitron, la nova distrikto de Xiong’an rapide kreskis, la ekonomia zono de Jangzio pulse vigliĝis, la Granda Golfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao kuraĝe staris ĉe la plej antaŭa loko de la tajda fluo. Ĉina ekonomio fortiĝis fizike kaj potenciĝis efike malgraŭ la ventoj kaj ondoj.

Estis pli fortaj niaj paŝoj dum la jaro. Post hardado de konstanta persisto, la noviga forto kaj disvolva vigleco de Ĉinio prospere verŝiĝis. La granda aviadilo C919 realigis sian komercan flugon, la enlande konstruita granda kurierŝipo plenumis provan veturadon, la familio de kosmoŝipoj Shenzhou alterne vojaĝas en la spaco, la ĉina profundmara kunhoma batisfero Fendouzhe subakviĝis en ekstrema profundo. Naciaj modaj markoj estis vaste bonvenigataj, novaj poŝtelefonoj de naciaj firmaoj estis eĉ malfacile aĉetitaj, novenergiaj veturiloj, litiaj piloj, fotovoltaaj produktoj multigis novan brilon al la ĉina fabrikado. Ĉinio diligente grimpis kun spirito de konstanta penado kaj en ĉiu tago emerĝis novigoj.

Estis plenaj de viveco kaj energio niaj paŝoj dum la jaro. La Monda Universitata Sportkunveno en Chengdu kaj la Azia Sportkunveno en Hangzhou respektive montris diversecajn mirindaĵojn kaj sportistoj kuraĝe kreis novajn rekordojn. Dum la ferioj tra la lando turismaj celoj estis plenaj de vojaĝantoj, la filma merkato prosperiĝis, sportaj kaj kulturaj aktivecoj de vilaĝoj varme kaj vigle okazis, malaltkarbona vivo populariĝis, varma vivetoso kaj revigliga okupa tendenco eksplikas strebon de la homoj al bela feliĉo kaj montras ankaŭ Ĉinion plenan de vigleco kaj prospero.

Estis pli memfidaj niaj paŝoj dum la jaro. Ĉinio estas granda lando kaj havas grandan civilizacion. Sur tiu vastega tero, grandiozaj dezertoj kaj mildaj pejzaĝoj en sudo de Jangzi-Rivero ofte donas al la homoj memoron kaj sopiron al la historio antaŭ miloj da jaroj; zigzaga Flava Rivero kaj fluanta Jangzi-Rivero ofte forte batas la emocion de la homoj. La civilizacia lumo de historiaj relikvoj en Liangzhu kaj Erlitou, la heredado de ideogramoj enskribitaj sur testudkarapacoj kaj bestostoj trovitaj en Yin-Ruino, kulturaj trezoroj trovitaj en Sanxingdui-Ruinoj, historiaj kaj klasikaj eldonoj rezervataj en la Nacia Arkivejo de Eldono kaj Kulturo... granda kaj fierinda Ĉinio, estas tiel longa la historio kaj estas tiel abunda la civilizacio, tio estas bazo de nia memfido kaj origino de nia forto.

Ĉinio ne nur disvolvas sin mem, sed ankaŭ aktive brakumas la mondon, portante sian respondecon kiel granda lando. Ni sukcese okazigis la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon, la Trian Forumon por Internacia Kunlaboro pri Zono kaj Vojo, serio da gastigantaj diplomatiaj eventoj bonvenigis gastojn el diversaj kontinentoj de la mondo. Ankaŭ mi persone vizitis iujn landojn, ĉeestis iujn internaciajn kunvenojn, renkontiĝis kun nemalmulto da amikoj malnovaj kaj novaj kaj kun ili dividis porpledojn de Ĉinio kaj profundigis inter ni interkonsentojn. La mondo ŝanĝiĝis, paco kaj disvolviĝo ĉiam estas la ĉefa melodio, kaj kunlaboro kaj kungajno ĉiam estas la ĝenerala principo.

Sur la antaŭira vojo, estas normale sperti ventojn kaj pluvojn. Iuj entreprenoj vizaĝis al administra premo, iuj popolanoj renkontis malfacilojn en dungado kaj vivo, iuj lokoj suferis naturajn katastrofojn inkluzive de inundo, tajfuno, tertremo, ktp., ĉion ĉi mi ofte zorgas en la koro. Mi estis profunde emociita, ke la homoj donis reciprokajn helpon kaj protekton spite al ventoj kaj pluvoj, rekte vizaĝis al defioj kaj pene venkis malfacilojn. Diligente laborantaj kamparanoj, praktike laboremaj laboristoj, kuraĝe kreantaj entreprenantoj, propra armeo de la popolo defendanta la patrujon, la homoj en ĉiuj profesioj kaj metioj kontribuis ŝvite por la laboro, kaj ĉiuj ordinaraj homoj faris eksterordinarajn kontribuojn! La popolo ĉiam estas nia plej granda dependo por venki ĉiujn malfacilojn kaj ĉiajn defiojn.

La venonta jaro markos la 75an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Ni devas firme antaŭenigi ĉinan modernigon, amplekse, precize kaj fidele apliki la novan filozofion pri disvolvado, rapidigi nutradon de nova reĝimo de disvolvado, akceli altkvalitan disvolviĝon, bone havi tutecan konsideron pri ekvilibrigo de disvolviĝo kaj sekureco. Ni devas antaŭeniri en stabileco, akceli stabilecon per progreso, rompi malnovon post konstrui novon, solidigi kaj fortigi bonan tendencon de ekonomia revigliĝo, realigi stabilan kaj longdaŭran ekonomian funkcion. Ni devas profundigi reformadon kaj malfermon en ĉiuj aspektoj, plue altigi fidon de disvolvado, fortigi ekonomian viglecon, pli forte evoluigi edukadon, prosperigi sciencajn teknikojn kaj kultivi talentulojn. Ni devas plue subteni Honkongon kaj Makaon ludi siajn proprajn superecojn por teni longtempan prosperon kaj stabilecon en pli bona adaptiĝo al la ĝenerala situacio de ŝtata disvolvado. Patruja reunuiĝo estas historia certeco, samlandanoj de la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo devas man-en-mane kaj unuanime dividi grandan gloron de granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Nia celo estas tre grandioza kaj tre simpla, kio deradike estas, ke la popolo havu pli belan vivon. Kultivado kaj edukado de la infanoj, dungado kaj trejnado de gejunuloj, enhospitaligo kaj zorgado de maljunuloj estas aferoj de ĉiuj familioj kaj ankaŭ aferoj de la lando, ni devas kune klopodi por bone fari tiujn laborojn. Nun estas rapida la ritmo de socia evoluo, ĉiuj estas okupitaj kaj alfrontas grandan premon de vivo kaj laboro. Ni devas krei varman kaj harmonian socian etoson, etendi inkluzivecan kaj viglan novigan spacon, kaj krei pli favorajn kaj agrablajn vivkondiĉojn, por ke ĉiuj gaje vivu kaj realigu siajn revojn dum brila vivo.

Nun iuj lokoj en la mondo ankoraŭ sin dronas en militon kaj konflikton. La ĉina popolo profunde konas valoron de la paco kaj ni deziras, kune kun la internacia komunumo, celite al komuna bonfarto de la homaro, antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro kaj konstrui pli belan mondon.

Ĉe tiu momento, pompe noktiĝas, miriadoj da lumoj brilas en la lando. Ni ĉiuj kune bondeziras al nia patrolando prosperon kaj pacon, kaj al la mondo pacon kaj trankvilon! Mi deziras al vi feliĉon en la kvar sezonoj kaj sukceson kaj bonan sanon en la venonta jaro!

Dankon!

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree