La jaro 2024 laŭ la ĉina luna kalendaro estas la Draka Jaro. Drako ĉiam okupas noblan lokon en la koro de ĉinoj kaj dum miloj da jaroj la figuro de drako ofte estas reprezenta elemento por montri la ĉinan kulturon. En muzeoj estas konservataj konstruaĵoj, pentraĵoj, vestoj, ornamaĵoj kaj aliaj kulturaj objektoj kun klasikaj figuroj de drako.