Xi sendis kondolencan mesaĝon al irana prezidento pro serioza terorista atako
Qiujieming Publikigita: 2024-01-04 18:04:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al sia irana paralelulo Seyed Ebrahim Raisi pro la serioza terorista atako.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la serioza terorista atako en la provinco Kerman, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj proprietaĵoj.

Nome de la ĉina registaro kaj ĉina popolo, Xi esprimis profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

Xi diris, ke Ĉinio oponas terorismon en ĉiuj formoj kaj forte kondamnas la terorismaj agoj kaj firme subtenas la klopodojn de Irano por konservi naciajn sekurecon kaj stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree