Eksponiĝis industria ĉeno de usona propagando kontraŭ Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-01-04 17:36:38

Dana fakulo Jan Oberg lastatempe diris en intervjuo, ke Usono prezentis leĝprojekton, proponante asigni monon dum kvin sinsekvaj jaroj por trejni ĵurnalistojn por fabrikado de negativaj raportoj pri Ĉinio. La leĝprojekto menciita de Oberg tre kongruas kun la Akto pri Strategia Konkurado adoptita de la Senata Komitato pri Eksteraj Aferoj en aprilo 2021.

En la lastaj jaroj, Usono malĝuste rigardis Ĉinion kiel la plej grandan strategian kontraŭulon kaj komencis ampleksan retenon kaj subpremon kontraŭ Ĉinio. Propaganda kaj kogna kampanjo estis levita al la senprecedence alta nivelo. Temoj pri la iniciato Zono kaj Vojo, ĉina ekonomio, Xinjiang kaj aliaj aferoj fariĝis la fokuso de la misfamigo kontraŭ Ĉinio. Do, kiel Vaŝingtono manipulis la amaskomunikilojn por fari publikopinian militon kontraŭ Ĉinio? Post esploro kaj enketo, niaj raportistoj malkovris iujn el ĝiaj lertaĵoj.

Kreado de falsada ĉeno de "Institucioj, Amaskomunikiloj kaj Registaro"

Dum longa tempo, usonaj amaskomunikiloj okupis regantan pozicion en la internacia publikopinia areno kaj tre lertas pri publikopiniaj debatoj. Organizoj rekte sub la Usona Agentejo pri Tutmondaj Amaskomunikiloj, inkluzive de la radio Voĉo de Usono kaj Radio Libera Azio, estas rigardataj kun forta politika naturo.

Trejnado de alilandaj amaskomunikiloj por kalumnio pri ĉinaj kompanioj

Kun la financa subteno de la registaro, la usonaj registaraj branĉoj tra la mondo kunlaboris kun lokaj organizoj por trejni lokajn ĵurnalistojn kaj instigis al ili kalumnii projektojn kaj entreprenojn rilatajn al Ĉinio. En majo 2022, la zimbabva ĵurnalo Standard publikigis raporton akuzante ĉinan minindustrian kompanion pri malbona traktado de loka dungito, asertante, ke la dungito estis sendita al hospitalo pro vundo, kaj fine maldungita. La ĵurnalo raportis, ke la raporto estis farita kunlabore kun organizo en Zimbabvo nomata IDT. Tamen baldaŭ poste, la zimbabva ĵurnalo Heroldo publikigis artikolon, uzante grandan kvanton da faktoj por pruvi, ke la dungito nur havis negravan kverelon kun la ĉina dunganto kaj ne estis batita aŭ maldungita.

Laŭ Heroldo, en septembro 2021, la organizo invitis 12 amaskomunikilajn ĵurnalistojn el Zimbabvo kaj najbaraj landoj ĉeesti seminarion kaj difinis al ili "taskon por la venonta etapo" - publikigi negativajn novaĵojn rilatajn al Ĉinio. Samtempe ili estis trejnitaj por celi ĉinajn firmaojn kaj fokusajn demandojn. La ĵurnalistoj povus ricevi per agentejo kompenson de 1 000 usonaj dolaroj kontraŭ ĉiu artikolo el la usona ambasadorejo en Zimbabvo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree