Rekorde altaj ŝuldoj “endanĝerigas” usonan ekonomion
Yu Publikigita: 2024-01-05 15:48:05

La 2an de januaro 2024, ŝuldoj publikigaj de la usona registaro superis 34 duilionojn da dolaroj por la unua fojo. Antaŭ nur 3 monatoj kaj duono la marko de 33 duilionoj da dolaroj estis superita. Tio aperis pli frue je kvin jaroj ol la prognozo de la Buĝeta Oficejo de la usona Kongreso.

Laŭ fakuloj, la usona registaro delonge emisiis ŝtatajn obligaciojn por kovri la deficiton. Pro la ekstreme malgrandaj kostoj de la depruntoj, la ŝuldoj de Usono pliiĝis. La Usona Federacia Rezervo konstante plialtigis interezprocentojn por reteni inflacion, kiu daŭre pliigis la kostojn de repago de la ŝuldoj de la usona registaro. Krome, la ŝuldoj neeviteble grandiĝis pro la pliigitaj registaraj elspezoj kaj reduktita imposto.

Analizanto prognozas, ke konforme al la nuna tendenco, la ŝuldoj de la usona registaro kreskos je 2 duilionoj da usonaj dolaroj ĉiujare. Ĉi tiu problemo malboniĝos daŭre.

La Fondaĵo Peter G. Peterson diris, ke la grandegaj, konstante kreskantaj ŝuldoj endanĝerigis la estontecon de la usona ekonomio. Fremda ŝuldo okupas grandan parton de la ŝuldoj de la usona registaro. Rekorde altaj ŝuldoj kaj kreskantaj riskoj de malplenumo certe malfortigos la konfidon de fremdlandaj investantoj en la usona ekonomio.

Fronte la ŝuldkrizon, la du partioj en Usono furioze debatos plu pri buĝetaj demandoj en la Kongreso. Se ili ne povus atingi konsenton, la Kongreso eble ne povus ekzameni kaj aprobi la monasignan planon, kaj la usona registaro eble denove alfrontos fermiĝon. Se tia situacio aperos, granda nombro da registaraj dungitoj estos devigitaj esti en sengapa forpermeso aŭ ilia laborpago estos prokastita, kaj projektoj, al kiuj estas reduktita registara elspezo, ofte strikte rilatas al la popola vivteno. Tio estas, ke fine damaĝitaj estas la interesoj de ordinaraj usonanoj.

De internacia perspektivo, pro la fakto, ke la usona dolaro estas la plej ĉefa mono por rezervo kaj kontreguligo en la mondo, la usona modelo de "troa pruntado" kaŭzos fluktuojn de la internacia financa merkato, kompromitante la tutmondan ekonomion. Usona ministro pri financo Janet L.Yellen avertis, ke se Usono malplunumos siajn ŝuldojn, aperos gravaj sekvencoj, kaj ambaŭ la usona ekonomio kaj la monda ekonomio estos grave trafitaj.

Enketo farita de Fox News fine de 2023 montris, ke pli ol tri kvaronoj de registritaj balotantoj opinias, ke la usona ekonomio estas en malbona stato. Estas evidente, ke multaj profundaj kontraŭdiroj en la usona ekonomio restas nesolvitaj, kaŭzante ripetajn ŝuldkrizojn. Ĉi tio ne nur alportas kaŝitan danĝeron kaj tumulton al la usona socio, sed ankaŭ aldonas necertecon al la mondo. Kiuj estas la ĉefaj riskoj por tutmonda ekonomia sekureco? La respondo estas komprenebla.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree