Kiel la gubernio sen tritiko fariĝas “Hejmo de panoj”?
Mirinda Publikigita: 2024-01-05 10:46:37

Mirinda scio pri pano! En Ĉinio la plej konataj pan-butikoj rilatas al la gubernio Zixi, ĉu fondinto, ĉu metio ĉu aliaj flankoj, almenaŭ unu venas de Zixi.

Kie estas Zixi? Ĝi estas malgranda gubernio kun nur 130 mil loĝantoj en orienta Jiangxi-provinco. En Zixi la arbara kovrado estas 87,7% kaj ĉie videblas verdo. La gubernio havas riĉajn arbo-resursojn kaj maŭ-bambuo estas ĉefa ekonomia kultivaĵo en la loko. Tiu loko neniam kultivis tritikon, nek havis farunfabrikon, sed preskaŭ duono de lokanoj sin dediĉas al pan-farado. Ili malfermis pli ol 16 mil pan-butikojn en pli ol 1 000 urboj kaj preskaŭ 300 bakajn kompaniojn en la lando, iuj eĉ malfermis bakajn butikojn en sudorienta Azio kaj Rusio.

Antaŭ pli ol 30 jaroj, lokanoj de Zixi tute ne konis panon. En 1987, du ekssoldatoj per bakteknikoj lernitaj en la armeo, funkciigis la unuan pan-bakejon de Zixi. Post ilia sukcesa riĉiĝo, lokanoj sinsekve lernis la bakan metion kaj komencis la bakan aferon de Zixi.

Nun la baka industrio de Zixi plue progresas, per inteligentiga kaj cifereca tekniko la tutproceza produkta linio de panoj en Zixi averaĝe pohore produktas pli ol 6 800 panojn.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree