Ĉe latitudo 26ºN en Ĉinio troviĝas monda geologia miraklo--Grund-Arbaro de Yuanmou.
La gubernio Yuanmou situas en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio kaj estis unue konata de la mondo pro trovo de homaj fosiloj antaŭ 1,7 milionoj da jaroj.
Yuanmou-homo estis la unua erektus-homo trovita en la mondo, pro tio Yuanmou estas nomata kiel origina loko de orienta homaro. Grund-Arbaro de Yuanmou estas natura miraklo formiĝinta post milionoj da jaroj de movado de terkrusto, ventoj kaj pluvoj skulptis la teron de tiu loko en diversajn figurojn.