Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde alvokis antaŭenigi la memreformon de la Partio kaj gajni la malfacilan kaj longedaŭran batalon kontraŭ korupto.
Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado al la tria plena sesio de la 20-a Centra Komisiono pri Disciplina Inspektado de la KPĈ.