Ĉinaj kontraŭrimedoj al Usono sendas klaran signalon
Yu Publikigita: 2024-01-09 16:10:39

Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris dimanĉe, ke Ĉinio decidis enkonduki sankciojn kontraŭ kvin usonaj kompanioj de defenda industrio. Usono ĵus anoncis novan armilan vendon al Tajvano kaj sankciojn kontraŭ ĉinaj entreprenoj kaj individuoj sub diversaj pretekstoj. La proparolanto diris, ke responde al ĉi tiuj grave malĝustaj agoj faritaj de Usono kaj konforme al la Leĝo de Ĉinio kontraŭ Fremdlandaj Sankcioj, Ĉinio decidis enkonduki sankciojn kontraŭ kvin usonaj kompanioj de defenda industrio, nome BAE Systems Land and Armament, Alliant Techsystems Operation, AeroVironment, ViaSat kaj Data Link Solutions. Iuj el ili estas famaj, kaj aliaj estas malpli konataj. Sed ili havas komunan aferon, nome ili multe partoprenis en la usona armila vendo al Tajvano.

Ĉiuj tiuj 5 militaj kompanioj partoprenis en la lasttempa usona armila vendo al Tajvano. Meze de decembro 2023, la usona Ministerio pri Defendo anoncis sian aprobon pri vendo de ekipaĵoj kun valoro de 300 milionoj da usonaj dolaroj al la ĉina regiono Tajvano. Ĉi tio estas la 12a armila vendo de Usono al Tajvano depost la enoficiĝo de la nuna usona registaro. La agoj de Usono malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, precipe la komunikaĵon de la 17a de aŭgusto 1982, kaj malobeis la politikajn promesojn faritajn de usona gvidanto en la san-franciska pintkunveno inter Ĉinio kaj Usono. Ĉi tio denove pruvas, ke iuj en Usono estas nekonsekvencaj kaj nefidindaj pri la tajvana demando.

La kvin usonaj kompanioj en la listo de ĉinaj sankcioj havas projektojn pri kunlaboro en Ĉinio. Kaj kompare kun la enspezo por la armilaj vendoj al Tajvano, ili havas pli grandajn avantaĝojn el ekonomia kunlaboro kun Ĉinio. Serio da precizaj sankcioj de la ĉina flanko povas facile trafi iliajn tiklajn punktojn. Krome, Ĉinio anoncis la kontraŭrimedojn en tre favora tempo, kiam Usono liveris armilojn al Tajvano. Se la milita koluzio inter Usono kaj Tajvano plu eskaladiĝos, Ĉinio ne eliminos la eblecon enkonduki pli severajn kontraŭrimedojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree