
La kuirpota restoracio en kontraŭaerataka ŝirmejo jam estas speciala vizidinta pejzaĝo de la municipo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. Jen la kuirpota restoracio estis disponita en ŝirmejo longa je 500 metroj kun 208 tabloj. En la “monta urbo” Chongqing subteraj ŝirmejoj konstruitaj dum la milita periodo konsistigas la tridimensian subteran mondon.

Dum la milita epoko, kontraŭaeratakaj tuneloj estis ŝirmejo por la lokanoj de Chongqing. Nun tiuj ŝirmejoj ne malaperis, sed montras epokan aspekton kun neforgesebla memoro kaj historia signo de la lokanoj.


Je la fino de 2018 la municipo komencis specialan projekton por renovigi la ŝirmejojn laŭ iliaj karakteroj. Nun kvin jaroj pasis, tiuj ŝirmejoj montris novajn scenojn, novajn fakojn kaj novan vivon per diversaj karakterizoj. La rakontoj de nova vivo de tiuj ŝirmejoj ne nur portas vivantajn historiajn resursojn kaj heredas urbajn kulturojn, sed ankaŭ ellasas novajn efikojn por perfektigi la urban funkcion kaj altigi la urban kvaliton.

