Interparolis ĉina kaj maldiva ŝtatestroj
Yu Publikigita: 2024-01-10 21:10:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun prezidanto de la Maldiva Respubliko Mohamed Muizzu merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi bonvenigis prezidenton Muizzu fari ŝtatan viziton al Ĉinio komence de la nova jaro, kaj diris, ke Muizzu kiel malnova amiko de la ĉina popolo vizitis Ĉinion multajn fojojn, sin dediĉis al akcelo de ĉina-maldiva amikeco kaj forte antaŭenigis ĉina-maldivan kunlaboron pri la Zono kaj Vojo. Xi diris, ke Muizzu estas la unua fremdlanda ŝtatestro, kiun li akceptis ĉi-jare, kaj ĉi tiu vizito al Ĉinio ankaŭ estas lia unua ŝtata vizito al fremda lando depost lia enoficiĝo kiel prezidento. Tio plene reflektas la grandan gravecon, kiun Ĉinio kaj Maldivoj donas al disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

La ĉina prezidanto atentigis, ke dum lia ŝtata vizito al Maldivoj en 2014, la du flankoj konsentis starigi ampleksan amikan partnerecon de kunlaboro adaptiĝan al la estonteco. Dum la pasintaj 10 jaroj, ĉina-maldivaj rilatoj disvolviĝis profunde, kaj la du landoj kune konstruis la Zonon kaj Vojon kaj atingis fruktodonajn rezultojn en interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj. Sub la nova situacio, ĉina-maldivaj rilatoj alfrontas historian ŝancon daŭrigi la pasintecon kaj malfermi la estontecon. Xi aldonis, ke li volas labori kun Muizzu por fari novajn planojn kaj krei novajn viziojn pri disvolviĝo de ĉina-maldivaj rilatoj kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree