La 20a Centra Komisiono por Disciplina Inspektado (CKDI) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede adoptis komunikaĵon en sia tria plena sesio, kiu okazis de lundo ĝis merkredo en Pekino.
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la plenan sesion kaj faris gravan paroladon.